Ĉe la koro de la tero (55)
"Kuragha homo kaj bona amiko devus tion fari", li diris, "sed ghi
shajnas tute stulta, char la maharoj tutcerte kondamnos vin al morto
pro la forkuro, do vi plenumos nenion por viaj amikoj per reveno.
Neniam dum mia tuta vivo mi audis pri eksa malliberulo, kiu memvole
revenis al la maharoj. Nur malmultaj eskapas ilin, kvankam kelkaj
sukcesas, kaj tiuj preferus morti ol esti rekaptitaj."
"Mi ne vidas alian vojon, Jha," mi diris, "kvankam mi certigas al vi,
ke mi preferus iri al Sheolo pro Perry ol al Futra. Sed Perry estas
tro pia, ol ke mi iam vershajne devus savi lin el tiu loko."
Jha demandis al mi, kio estas Sheolo, kaj post kiam mi laupove
klarigis, li diris: "Vi parolas pri Molop-az, la flamanta maro sub
Pelucidaro. Chiuj mortintoj, kiujn oni metas en la teron, iras tien.
Pecon post peco ilin forportas al Molop-az la demonetoj, kiuj loghas
tie. Ni scias tion, char kiam oni malfermas tombojn, la kadavroj
trovighas au parte au tute forportitaj. Tial, ni anorokanoj metas
niajn mortintojn en altajn arbojn, kie la birdoj povas trovi ilin kaj
porti ilin pecon post peco al la Mortomondo super la Lando de Vasta
Ombro. Se ni mortigas malamikon, ni metas lian korpon en la teron,
por ke ghi iru al Molop-az."
Dum ni parolis, ni marshadis supren tra la kanjono, per kiu mi
malsupreniris al la granda oceano kaj la sitiko. Jha faris sian eblon
por persvadi min ne reiri al Futra, sed kiam li konstatis mian
neshanceleblan intencon iri, li konsentis gvidi min al loko, de kiu
mi povos vidi la ebenajhon, kie kushas la urbo. Mi miris trovi tute
mallonga la distancon ek de la plagho, kie mi retrovis Jha. Mi
evidente malshparis multe da tempo, sekvante la kurbighojn de
serpentuma kanjono, dum trans la altajho kushis Futra, al kiu mi
shajne plurfoje proksimighis.
Kiam ni atingis la verton de la altajho kaj ekvidis la granitajn
pordegoturojn, nur punktojn sur la florplena ebenejo malsupre, Jha
lastfoje penis persvadi min rezigni pri mia freneza celo kaj reveni
kun li al Anorok, sed mia decido restis firma, do li fine adiauis
min, plene certa, ke li rigardas min la lastan fojon.