Ĉe la koro de la tero (56)
Mi bedauris disighi de Jha, char mi jam tre forte amikighis kun li.
Kun lia kashita urbo sur la insulo Anorok kiel bazo kaj liaj sovaghaj
militistoj kiel eskorto, Perry kaj mi povus fari multe da esplorado,
kaj mi esperis poste reiri al Anorok, se nia fughplano sukcesus.
Sed restis unu gravega afero unue farenda--almenau por mi la plej
grava afero--trovi Dian la Bela. Mi volis senkulpigi min pro la
insulto, kiun mi pro nescio faris al shi, kaj mi volis, nu, mi volis
revidi shin kaj esti kun shi.
Lau la montodeklivo mi malsupreniris sur la ravan florkampon kaj
transiris la ondantan pejzaghon al la senombraj obeliskoj, kiuj
gardas la vojojn al la subtera Futra. Kvaronan mejlon de la plej
proksima enirejo, min ekvidis la sagota gardistaro, kaj kvar el la
gorilohomoj fulmrapide sturmis al mi.
Kvankam ili minacis per siaj lancoj kaj kriis kiel sovaghuloj, mi
tute ne atentis ilin kaj trankvile plumarshis al ili, kvazau
nekonscia pri ilia ekzisto. Mia konduto efikis al ili ghuste lau
miaj esperoj, char kiam ni interproksimighis, ili chesigis sian
sovaghan kriadon. Ili evidente atendis, ke vidinte ilin, mi tuj
turnighos kaj forkuros, tiel donante al ili tion, kion ili plej
shatis: movighantan celobjekton, al kiu jheti siajn lancojn.
"Kion vi faras chi tie?" kriis unu, kiu poste rekonis min. "Ho! Estas
la sklavo, kiu pretendas esti el alia mondo--kaj kiu fughis, kiam la
dago amokis en la amfiteatro. Sed kial vi revenis, post via sukcesa
fugho?"
"Mi ne 'fughis'," mi respondis. "Mi forkuris nur por eviti la dagon,
kiel aliaj, kaj venis en longan montpasejon, konfuzighis kaj perdis
la vojon en la antaumontetoj ekster Futra. Kaj nur nun mi trovis la
revenan vojon."
"Kaj vi revenas libervole al Futra!" ekkriis unu gardisto.