Fiŝkaptisto kaj lia edzino
Estis iam fiŝkaptisto kaj lia edzino, kiuj loĝis kune en malnova budo tuj apud la maro. La fiŝkaptisto ĉiutage ĵetis en la maron sian fiŝhokon kaj tiel li kaptadis kaj kaptadis la fiŝojn.
Foje li sidis sur la mara bordo kaj rigardis la hokon en la klara akvo; li sidis kaj sidis.
La fiŝhoko profundiĝis ĝis la fundo. Li eltiris ĝin kaj rigardis; li kaptis grandan fiŝon. La fiŝo diris al li:
"Aŭskultu, kaptisto, lasu al mi la vivon; mi ne estas vera fiŝo, mi estas sorĉita princo. Kiom tio utilos al vi, se vi min mortigos? Mi ne estus por vi granda regalo, ĵetu min en la akvon kaj lasu min naĝi."
"Vi ne bezonas diri tiom da vortoj," diris la maljunulo, "kompreneble mi liberigos fiŝon, kiu scias paroli."
Li ĵetis en la akvon la fiŝon, kiu profundiĝis ĝis la fundo kaj lasis post si longan sangan strion.
La fiŝkaptisto leviĝis kaj revenis al la edzino en la budon.
"Ĉu vi kaptis nenion hodiaŭ?" diris la virino.
"Ne," respondis la viro, "mi kaptis hodiaŭ fiŝon, kiu diris, ke ĝi estas sorĉita princo; mi ĵetis ĝin en la maron."
"Ĉu vi nenion postulis?" demandis la virino.
"Ne," diris la viro, "kion mi devus postuli?"
"Ah," diris la virino, "malĝoje estas ĉiam logi ĉi tie en budo malbonodora kaj abomeninda; kial vi ne postulis malgrandan dometon? Iru al la maro kaj voku la fiŝon; diru al ĝi, ke ni dezirus malgrandan dometon; tute certe ĝi donos ĝin."
"Ah," diris la viro, "por kio iri tien ankoraŭ unu fojon?"
La virino respondis:
"Vi ja kaptis ĝin kaj poste liberiĝis, ĝi certe donos. Iru tuj."
La viro ne volis rifuzi al la edzino kaj iris, sed ne tre volonte.
Kiam li venis al la maro, la akvo estis tute verda kaj flava, ne klara
"El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Kaj dometon de vi mendas."
La fiŝo alnaĝis kaj diris:
"Kion vi deziras?"
"Vi kaptis ĝin, diris mia edzino, vi devis ion postuli de ĝi. Ŝi ne volas plu loĝi en budo, ŝi dezirus havi dometon."
"Reiru!" respondis la fiŝo, "ŝi jam havas ĝin."
La fiŝkaptisto foriris. Lia edzino ne sidis plu en budo. Malgranda dometo nun staris tie kaj la virino sidis antaŭ la pordo sur benko. Ŝi prenis lian manon kaj diris:
"Eniru kaj rigardu, kia komforto."
"Rigardu!" diris la virino, "ĉu tio ne estas ĉarma?"
"Jes," respondis la viro, "ĉio restu tia, ni vivos tute feliĉe."
"Ni pripensos," diris la virino.
Pasis tiel unu aŭ du semajnoj kaj la virino diris:
"Aŭskultu, la dometo ja estas tro malvasta, la korto kaj ĝardeno estas tre malgrandaj. Kial la fiŝo ne donacis al ni pli grandan domon. Mi dezirus loĝi en granda ŝtona kastelo: iru al la fiŝo, ĝi donacu al ni kastelon."
"Ah, virino," diris la fiŝkaptisto, "la dometo sufiĉas, por kio loĝi en kastelo!"
"Eh," diris la virino, "la fiŝo povas tion fari."
"Ne," diris la viro, "antaŭ ne longe la fiŝo donacis al ni dometon, mi ne iros nun, mi ne volas ĝin tedi."
"Ĉesu babili!" diris la virino, "la fiŝo povas tion fari kaj donos volonte."
La fiŝkaptisto foriris, sed kun peza koro kaj pensis: tio ne estas prava.
Kiam li venis al la maro, la akvo estis viola kaj blua, griza kaj densa, ĝi ne estis plu verda kaj flava, sed ĝi estis ankoraŭ kvieta. La fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:
"El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Kaj kastelon de vi mendas."
"Kion vi deziras?" demandis la fiŝo. "Ah," diris malĝoje la kaptisto, "ŝi volas loĝi en granda ŝtona kastelo."
"Iru tien, via edzino staras antaŭ la pordo."
La fiŝkaptisto iris, pensante, ke li revenos en la domon, sed kiam li venis, tie staris granda ŝtona palaco kaj lia edzino supreniris la ŝtuparon; ŝi prenis lian manon kaj diris:
"Eniru."
"Kiaj belaĵoj!" diris la virino.
"Jes," respondis li, "ĉio restu tia, nun ni loĝos en la bela kastelo kaj ni estos feliĉaj."
"Ni pripensos," diris la virino, "nun ni dormu." Kaj ili kuŝiĝis.
En la sekvinta tago la edzino vekiĝis unua. La suno lumis, ŝi rigardis tra la fenestro kaj vidis la pentrindan landon, kuŝantan antaŭ ŝi. La fiŝkaptisto etendis ankoraŭ siajn membrojn, kaj ŝi tuŝegis lin per la kubuto kaj diris:
"Leviĝu kaj rigardu tra la fenestro: ĉu ni ne povus regi la landon? Iru al la fiŝo kaj diru, ke ni volas esti reĝoj."
"Ah, virino," respondis li, "por kio esti reĝoj! Mi ne volas esti reĝo."
"Bone," ŝi diris, "vi ne volas, sed mi volas esti reĝo. Iru al la fiŝo, mi volas esti reĝo."
"Ah, virino, vi volas esti reĝo, tion mi ne povas diri al ĝi."
"Kial ne? Iru tuj, mi devas esti reĝo."
La fiŝkaptisto iris tute konsternita.