Fiŝkaptisto kaj lia edzino
"Tio ne estas prava, ne estas prava," li pensis; tamen li iris.
Kiam li venis al la maro, la akvo estis nigre griza, bolis kaj malbonodoris. La fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:
"El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Reĝan tronon de vi mendas."
"Kion vi deziras?" demandis la fiŝo.
"Ŝi volas fariĝi reĝo," respondis li.
"Iru, ŝi jam estas reĝo."
Kiam li revenis al la palaco, li trovis la kastelon multe pli granda, kun alta turo kaj belegaj ornamaĵoj. Gardistoj staris antaŭ la pordego kaj amaso da soldatoj kun tamburoj kaj trumpetoj. En la ĉambroj ĉio estis el pura marmoro kaj oro, veluraj tapiŝoj kaj grandaj oraj penikoj. Malfermiĝis la pordo de la salono: tie staris ĉiuj korteganoj, lia edzino sidis sur alta trono el oro kaj diamantoj kaj havis grandan
"Ah, virino, ĉu vi estas reĝo?"
"Jes," respondis ŝi, "nun mi estas reĝo."
La fiŝkaptisto staris kaj rigardis ŝin, fine li diris:
"Ah,
"Ne," respondis ŝi kaj fariĝis malkvieta, "la tempo pasas tiel malrapide, mi enuas. Iru al la fiŝo; mi jam estas reĝo, mi volas fariĝi imperiestro."
"Ah, virino," diris la fiŝkaptisto, "vi volas esti imperiestro?"
"Iru al la fiŝo," ŝi diris, "mi volas esti imperiestro."
"Ah, virino, la fiŝo ne povas fari vin imperiestro, mi ne povas tion diri al ĝi; imperiestro estas nur unu en la regno. La fiŝo ne povas fari vin imperiestro, ne povas, ne povas!"
"Kio!" kriis la virino, "mi estas reĝo kaj vi estas nur mia edzo. Iru tuj. Se ĝi faris min reĝo, ĝi povas fari min ankaŭ imperiestro. Iru tuj!"
Li devis obei. Li iris kun timo kaj pensis:
"Tio ne sukcesos; imperiestro! ŝi postulas tro multe, ŝi fine tedos la fiŝon."
Kiam li venis al la maro, la akvo estis tute nigra kaj densa kaj tiel bolis, ke veziketoj krevis sur la supraĵo. Forta vento skuis ĝin. La terurita fiŝkaptisto proksimiĝis kaj diris:
"El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Imperion de vi mendas."
"Kion vi deziras?" demandis la fiŝo.
"Ah fiŝo, mia edzino volas esti imperiestro."
"Iru, ŝi jam estas imperiestro."
Kiam li revenis hejmen, la tuta kastelo estis el polurita marmoro kun alabastraj figuroj kaj oraj ornamaĵoj. Antaŭ la pordego marŝis soldatoj, blovis trumpetojn kaj batis tamburojn. En la palaco baronoj, grafoj kaj princoj estis servistoj kaj malfermis antaŭ li orajn pordojn. Kiam li eniris, lia edzino sidis sur trono el unu ora peco, longa unu mejlon. Ŝi havis sur la kapo grandegan
"Ĉu vi estas nun imperiestro?"
"Jes, mi estas imperiestro," respondis ŝi. Li staris kaj rigardis ŝin, fine li diris:
"Bele estas, ke vi estas imperiestro."
"Kial vi staras tie?" respondis ŝi. "Mi estas nun imperiestro, mi volas esti papo; iru al la fiŝo."
"Kion, virino, kion vi deziras! Papo estas nur unu en la tuta kristanaro, la fiŝo ne povas tion fari!"
"Iru!" ŝi diris, "mi volas fariĝi papo; jam hodiaŭ mi devas esti papo."
"Ne, virino, mi ne povas tion diri, vi jam troas, la fiŝo ne povas fari vin papo."
"Sufiĉe da babilado. Se ĝi povas fari iun imperiestro, ĝi povas fari ankaŭ papo. Rapidu, mi estas imperiestro, vi estas nur mia edzo."
La fiŝkaptisto foriris malkuraĝe, li tremis pro timo, liaj genuoj kaj kruroj skuiĝis.
Terura vento ekblovis, nuboj kovris la ĉielon, fariĝis mallume, kvazaŭ vespere. La folioj falis de la arboj, la akvo muĝis, bolis kaj batis la bordojn. En malproksimo li vidis ŝipojn, kiuj alarme pafis, saltis kaj dancis sur la ondoj. La ĉielo estis ankoraŭ iomete blua en la mezo, sed ĉirkaŭe ĝi estis terure ruĝa,
"El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
La tiaron de vi mendas."
"Kion vi deziras?" demandis la fiŝo.
"Mia edzino volas fariĝi papo."
"Iru, ŝi jam estas papo."
La fiŝkaptisto foriris. Kiam li revenis, li vidis grandan preĝejon, ĉirkaŭitan de palacoj. Interne ĉion lumigis miloj da miloj da kandeloj kaj lia edzino, tuta en oro de la kapo ĝis la piedoj, sidis sur trono multe pli alta ol la antaŭa kaj havis sur la kapo tri orajn kronojn. Ĉirkaŭis ŝin amaso da pastroj. Ĉe ambaŭ flankoj staris du vicoj da kandeloj, la plej alta
"Virino," diris la fiŝkaptisto rigardante ŝin, "ĉu vi estas nun papo?"
"Jes, mi estas papo." Li atente ŝin observis kaj ŝajnis al li, ke li vidas sunon.
"Ah,
Sed ŝi sidis rigida, kvazaŭ ŝtipo, kaj ne moviĝis. Li diris:
"Nun vi estos kontenta, vi estas papo, nenion plu vi povus deziri."
"Mi pripensos," ŝi respondis kaj ili kuŝiĝis. Sed ŝi ne estis kontenta kaj la avideco ne lasis ŝin dormi; ŝi pensis senĉese, kio ŝi povus ankoraŭ fariĝi.
La fiŝkaptisto dormis bone kaj profunde, ĉar li multe kuris tage, sed ŝi ne povis dormi kaj sin turnis de unu flanko sur la alian, pensante senĉese, kio ŝi povus ankoraŭ fariĝi. Nenion ŝi povis elpensi. Dume leviĝis la suno. Kiam ŝi ekvidis la matenruĝon, ŝi sidiĝis sur la lito kaj rigardis tra la fenestro; kiam aperis la suno, ŝi ekpensis:
"Ah, ĉu mi ne povus ordonadi la leviĝon de la suno kaj luno?"
"Leviĝu!" ŝi ekkriis, tuŝegante lin per la kubuto, "iru al la fiŝo, mi volas esti Dio."
La fiŝkaptisto duone dormis ankoraŭ, sed li tiel ektimis, ke li falis de la lito. Li pensis, ke li ne bone aŭdis, frotis la okulojn kaj demandis:
"Ah, virino, kion vi diris?"
"Se mi ne povos ordoni la leviĝon de la suno kaj luno kaj se mi devos vidi, ke ili leviĝas sen mia ordono, mi ne havos plu trankvilan horon, ĉar mi ne povis ordoni ilin."
Ŝi tiel terure lin ekrigardis, ke li ektremis.
"Iru tuj, mi volas esti Dio."
"Ah, virino," li diris kaj falis antaŭ ŝi sur la genuojn, "la fiŝo ne povas fari tion; ĝi povis fari vin imperiestro kaj papo, mi petas vin, rekonsciiĝu kaj restu papo."
Ŝi fariĝis furioza, ŝiaj haroj flugis senorde ĉirkaŭ la kapo, ŝi disŝiris la korsaĵon kaj ekbatis la edzon per la piedo, kriante:
"Mi ne povas plu atendi, iru tuj, ĉu vi ne aŭdas?"
Li surtiris la pantalonon kaj ekkuris kvazaŭ freneza. Ekblovis terura ventego, bruegis kaj muĝis terure. Li apenaŭ povis stari sur la piedoj. La domoj kaj arboj skuiĝis, la montoj tremis, la ŝtonegoj ruliĝis en la maron, la ĉielo estis nigra, kvazaŭ peĉo. Tondris kaj fulmis, sur la maro leviĝis nigraj ondoj, altaj
"El la ondoj, fiŝo kara,
Venu al la bordo mara;
Ilzo min ĉi tien sendas,
Dian tronon de vi mendas."
"Kion ŝi deziras?" demandis la fiŝo.
"Ŝi volas esti Dio," diris la fiŝkaptisto.
"Iru, ŝi ree sidas en la budo."
Kaj ili sidas tie ankoraŭ hodiaŭ.