Tiel mi sciiĝis pri dua tre grava afero: la planedo, de kie li venas, estas apenaŭ pli granda ol domo!
Tio ne povis min multe mirigi. Mi ja sciis, ke krom la grandaj planedoj kiel Tero, Jupitero, Marso kaj Venuso, kiuj ricevis efektivajn nomojn, ekzistas centoj da aliaj, inter kiuj kelkaj estas tiel malgrandaj, ke oni tre malfacile povas vidi ilin per lorno. Kiam astronomo ltrovas unu el ili, li atribuas al ĝi certan numeron kiel nomon. Ekzemple li nomas ĝin "Asteroido 3251".
Mi havas seriozajn motivojn por kredi, ke la planedo, de kie la eta princo venis, estas la asteroido B 612. Tiu asteroido estis vidita per lorno nur unufoje, en 1909, de turka astronomo.
Li tiam faris ĉe iu internacia astronomia kongreso grandan demonstracion pri sia eltrovo.
Sed pro lia kostumo neniu kredis lin. Tiaj estas la grandpersonoj.
Feliĉe por la reputacio de asteroido B 612, iu turka diktatoro devigis sian popolon sub mortopuno vesti sin eŭropane. En tre eleganta vesto la astronomo refaris sian demonstracion en 1920. Kaj ĉifoje ĉiuj samopiniis kun li.
Se mi rakontis al vi tiujn detalojn pri asteroido B 612 kaj konfidis ĝian numeron, estas nur pro la grandpersonoj. La grandpersonoj frandas ciferojn. Kiam vi parolas al ili pri nova amiko, ili neniam demandas vin pri ĉefaj aferoj. Neniam ili diras al vi: "Kia estas lia voĉo? Kiuj estas liaj ŝatataj ludoj? Ĉu li kolektadas papiliojn?" Anstataŭe: "'Kiu estas lia aĝo? Kiom da fratoj li havas? Kiom li pezas? Kiom lia patro gajnas?" Nur tiam ili kredas, ke ili konas lin. Se vi diras al grandpersonoj: "Mi vidis belan domon kun ruĝetaj brikoj kun geranioj ĉe la fenestroj kaj kolomboj sur la tegmento...", ili ne sukcesas imagi al si tiun domon. Oni devas diri al ili: "Mi vidis domon por centmil frankoj." Tiam ili ekkrias: "Kiel beleta ĝi estas!"
Nu, se vi diras al ili: "Pruvo, ke la eta princo ekzistis, estas, ke li estis rava kaj ridis kaj deziris ŝafeton. Se iu ŝatas ŝafeton, tio pruvas, ke tiu ekzistas", ili levos moke siajn ŝultojn kaj nomos vin infano! Sed se vi diros al ili: "La planedo, de kie li venas, estas asteroido B 612", ili tiam estos konvinkitaj, kaj ne plu ĝenos vin per siaj demandoj. Tiaj ili estas. Ni ne malpardonu tion al ili. La infanoj devas esti tre indulgemaj al la grandpersonoj.
Sed - kompreneble - ni, kiuj komprenas la vivon, ja fajfas pri numeroj! Mi bedaŭras, ke mi ne komencis tiun ĉi rakonton kvazaŭ fabelon. Plaĉus al mi diri:
"Foje estis eta princo, kiu loĝis sur planedo apenaŭ pli granda ol li, kaj tiu princo bezonis amikon." Por tiuj, kiuj komprenas la vivon, tio ĉi ŝajnus multe pli vera.
Fakte mi ne ŝatas, se oni legas mian libron supraĵe. Dolorigas min rakonti ĉi tiujn memoraĵojn. Jam antaŭ ses jaroj mia amiketo foriris kun sia ŝafeto. Se nun mi provas priskribi lin, mi faras tion por ne forgesi lin. Estas malgaje forgesi amikon. Ne ĉiu homo havas amikon. Kaj mi povus fariĝi tia, kiel la grandpersonoj, kiuj ne interesiĝas pli pri io krom ciferoj. Do ankaŭ pro tio mi aĉetis skatolon da farboj kaj aron da krajonoj. Ĉar mi neniam provis desegni ion alian krom fermita kaj malfermita boaoj, kiam mi estis sesjara, estas malfacile - en mia nuna aĝo - rekomenci desegni. Mi kompreneble provos fari la portretojn kiel eble plej fidelaj. Sed mi ne estas tute certa, ĉu mi sukcesos. Unu desegno taŭgas, kaj alia ne similas plu. Mi ankaŭ eraras iom pri lia staturo. Tie la eta princo estas tro granda. Aliloke li estas tro malgranda. Mi ankaŭ hezitas pri la koloro de lia vesteto. Mi do desegnas kun necerteco, tiel kaj tiel ĉi, pli-malpli bone. Eble mi eraros pri iuj pli gravaj detaloj, sed tion vi pardonu al mi. Mia amiketo neniam donis klarigojn. Eble li kredis min sama kiel sin. Sed mi - bedaŭrinde - ne kapablas vidi ŝafojn tra kestoj. Eble mi estas iom kiel la grandpersonoj. Verŝajne mi maljuniĝis.