Ĉapitro VI
HO, ETA PRINCO, mi ekkomprenis tiele, iom-post-iome, vian melankolian vivon... Dum longa tempo vi havis kiel distraĵon nur la mildecon de sunsubiroj. Tiun ĉi novan detalon mi eksciis la kvaran agon matene, kiam vi diris al mi:
"Al mi multe plaĉas sunsubiroj. Ni iru vidi sunsubirojn!..."
"Sed necesas atendi.""
"Kion atendi?"
"Ke la suno subiru."
Unue vi ŝajnis tre surprizita, sed poste ridis pri vi mem. Kaj vi diris al mi:
"Mi ĉiam pensas kvazaŭ mi estus hejme!"
Efektive. Kiam tagmezas en Usono, la suno - ĉiuj scias tion - subiras super Francio. Por ĉeesti la sunsubiron sufiĉus, ke oni povu en unu minuto atingi Francion. Bedaŭrinde, Francio estas multe tro malproksima. Sed sur via tiel eta planedo sufiĉis, ke vi tiru vian seĝon je kelkaj paŝoj. Kaj vi rigardis krepuskon kiel ofte kiel vi deziris...
"Unu tagon mi vidis la sunon subiri kvardek tri fojojn!"
Kaj iom pli poste vi aldonis:
"Vi scias... se oni estas malgaja, oni amas sunsubirojn..."
"Do, ĉu en la kvardek-tri-foja tago vi estis tiom malgaja?"
Sed la eta princo ne respondis.