La batalo de l' vivo (1)
PARTO UNUA.
Antau longa, longa tempo -- tute egale kiam kaj kie en Anglujo
-- estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam
la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la
mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis
en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj
mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan
koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove
kolorighis de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro
nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de
siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis rughan
akvon. El la tero disbatita per la piedoj farighis marcho, kie en
malpuraj malsekajhoj, kiuj sin kolektis en la enbatajhoj de
piedoj de homoj kaj hufoj de chevaloj, la chie superreganta
koloro malagrable brilis en la suno.
La chielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu
chi loko, kiam ghi super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj
sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebenajhon, semitan
de suprenturnitaj vizaghoj, kiuj antau nelonge sur brusto
patrina ridetis al la okuloj de patrino au trankvile dormetis.
La chielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro
de mortintajho super la ebenajho murmuretis pri la laboroj de tiu
chi tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu chi nokto. Ofte
ankorau la silenta luno briladis super tiu chi kampo de l'
batalo, ofte la steloj malgaje ghin observadis, ofte la ventoj de
chiu flanko de l' mondo preterblovadis super ghi, antau ol la
postesignoj de tiu batalo malaperis.
La signoj restis ankorau longan tempon, sed nur en bagateloj,
char la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la
homo, baldau ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la
kulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel antaue, kiam la kampo
estis ankorau senkulpa. La alaudoj kantadis alte super ghi, la
ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj
kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de
arboj, rapidante al la brilanta malproksimajho, kie la tero kaj
chielo kunighas kaj la vespera chielrugho estingighas. Greno
estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto,
kiu antaue estis rughe kolorigita, turnadis radon de muelejo;
viroj fajfadis post la plugilo; shafoj kaj bovoj pashtighadis sur
la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la
birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj
gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj
kreitajhoj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbaro
floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie
multaj miloj da homoj antaue falis en la granda batalo.