La batalao de l' vivo (2)
Sed en la komenco oni vidadis en la semitajho pli mallumajn
lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post
jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj chi fruktaj lokoj
homoj kaj chevaloj kushis enterigitaj en senorda amaso kaj
bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la
grandajn vermojn, kiuj loghis tie chi en la tero; kaj la garboj,
kiujn oni tie rikoltis, en la dauro de multaj jaroj estis
nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo
batala che la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon.
Tra longa tempo kun chiu farita sulko estis trovata postesigno de
la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la
kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie
estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per
piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon chiu
knabino timis ornami al si la harojn au la bruston per la plej
bela floro de tiu chi kampo de l' mortintoj; -- kaj longan tempon
oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano,
kiu ilin deshiras, neforigeblan makulon.
Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de
somero, per sia irado malaperigadis ech tiujn chi postesignojn de
la malnova batalo kaj elvishis la legendajn rememorojn de ghi el
la kapo de la homoj, ghis ili akceptis la formon de fabeloj de
maljunaj virinoj kaj kun chiu jaro estis pli forgesataj. Kie la
sovaghaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne deshirataj, tie
nun staris ghardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur
la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La
mallume verdaj lokoj estis ne pli freshaj, ol la memoro pri tiuj,
kiuj kushis enterigitaj sub ili. Chiam ankorau la plugilo
alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis
malfacile rekoni, por kio ghi servis, kaj la trovantoj meditadis
kaj disputadis pri tio chi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel
longe pendis en la preghejo, ke tiu sama malforta duone blinda
maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka
arkajho, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la
militistaro mortigita sur la kampo de l' batalo povus por unu
momento sin levi en la formo, kiel chiu falis, kaj sur la loko,
kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj
enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus
chirkau la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus
sin inter la infano en la lulilo kaj ghia flegantino kaj digus la
rivereton, volvus sin chirkau la rado de l' muelejo, plenigus la
ghardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus
per mortantoj. Tiel shanghita estis la loko, kie multaj miloj da
homoj falis en la granda batalo.