ol en unu malgranda frukta ghardeno post malnova shtona domo kun
longa laubo antau la pordo. Tie en unu bela mateno de autuno
estis audata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje
dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilaghaj virinoj staris sur
shtuparoj kaj deshiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al
tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Ghi
estis charma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du
knabinoj dancadis kun kora ghojo tute gaje kaj senghene.
Se en la mondo neniu volus brili -- tio chi estas mia opinio, kaj
mi pensas, Vi konsentos kun mi -- ni multe pli bone vivus kaj
multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel
la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la
pomshirantaj virinoj sur la shtuparoj. Estis al ili tre agrable
plachi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro
(almenau tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin
de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado.
Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj
ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel!
Ghi ne estis kvadrilo, ne menueto kaj ech ne simpla anglezo. Ghi
estis nek lau la malnova stilo, nek lau la nova, nek lau la
franca, nek lau la angla stilo; pli ghuste okaze iom en la stilo
hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de
la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava
improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis
en la ghardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en
rondo, la influo de ilia aera movighado shajne disvastigadis sin
plue en la suna gaja chirkauajho, kiel chiam pli grandighanta
rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta
herbo sub iliaj piedoj, la branchoj, kiuj sin balancadis en la
vento de l' mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj
ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis
kaj ghoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn -- chio
inter la ambau knabinoj kaj sur la malproksima altajho pluganta
kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazau li starus en
la fino de l' mondo -- shajne ankau dancadis.