"Kompreneble vi ne; vi estas virino -- preskau", diris la
doktoro. "Cetere", li aldonis kaj rigardis en la belan vizaghon,
kiu sin tiris al la lia, "mi pensas, ke ghi estas via tago de
naskigho".
"Kio! Efektive, mia patro?" ekkriis lia amata filino kaj donis al
li la lipojn por kiso.
"Jen havu! kaj ankau mian amon", diris la doktoro kaj kisis
shin; "kaj tiu chi tago ofte, tre ofte revenadu -- kia penso! La
penso deziri oftan ripetadon en tia farso", diris la doktoro por
si mem, "estas bona! Ha, ha, ha!"
La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda
filozofo; kaj la chefa tezo de lia filozofio estis rigardi la
tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke
prudenta homo povu serioze pensi pri ghi. Tiu chi dogmo estis en
sia komenco rezultato de la kampo de l' batalo, sur kiu li
loghis, kiel Vi baldau sciighos.
"Kiel propre venis al Vi la muziko?" demandis la doktoro.
"Kompreneble ghi estas shtelistoj de kokoj. De kie venis la
muzikantoj?"
"Alfred ilin alsendis", respondis lia filino Grace kaj ree
alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj shi antaue
ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado
malfortikigis.