La batalo de l' vivo (6)
"Tiel Alfred alsendis la muzikon?" rediris la doktoro.
"Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj
chi homoj migras per piedo kaj tiun chi nokton ripozis en la
urbo; kaj char hodiau estas la tago de naskigho de Marion kaj li
pensis, ke li faros al shi plezuron, li alsendis ilin tien chi
kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi ghin aprobas, ili
alportu al shi serenadon."
"Jes, jes" diris la doktoro, "li chiam demandas vian opinion".
"Kaj char mia opinio sin montris favora", gaje diris Grace kaj
haltis por momento, por admiri la charman kapon, kiun shi
ornamis; "kaj char Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni
fine dancis ambau sub la muziko de Alfred, ghis ni perdis la
spiradon. Kaj la muziko plachis al ni tiom pli, ke Alfred ghin
sendis. Ne vere, kara Marion"?
"Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun Alfred!"
"Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto"! diris shia
fratino.
"Tion chi mi scias, ke estas por mi sufiche indiferente, chu oni
parolas pri li au ne", diris la malgranda koketulino,
disshirante kelkajn florojn, kiujn shi havis en la mano kaj
disjhetante la foliojn sur la tero. "Preskau jam tedis al mi
audadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto --"