sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la
malsagheco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu
junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke
estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, ghis ili fine
vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskau chiam.
Sed la senpretenda memoferanta esteco de lia pli maljuna filino,
shia kvieta karaktero, kiu tamen estis ligita kun tiom da
konstanteco kaj fresheco, chiam, en kontrasto inter la trankvila
kvieta figuro de tiu chi kaj la brilanta beleco de lia pli juna
filino, revenadis al li al la okuloj; kaj pro shi li bedauris,
ke la vivo estas tiel ridinda afero.
Al la doktoro neniam venis en la kapon demandi, chu liaj infanoj
iel penas fari el ghi aferon seriozan. Sed por tio chi li estis
filozofo. Estante de naturo homo kun mola kaj varma koro, li per
okazo venis al tiu ordinara shtono de la saghuloj (multe pli
facile trovebla ol tiu, kiun serchas la alhhemiistoj), kiu ofte
farighas falilo por bonkoraj homoj kaj havas la malagrablan econ,
ke ghi turnas oron en malpuran fandajhon kaj chiun multekostan
objekton en ion tute senutilan.
"Britain!" ekkriis la doktoro. "Britain! Kie vi estas?"
Malgranda homo kun eksterordinare malafabla kaj malkontenta
vizagho elvenis el la domo kaj respondis tiun chi vokon iom
senghene per la vortoj: "nu, kio do estas?"
"Kie estas la tablo matenmangha?" demandis la doktoro.
"En la domo", respondis Britain.