ordonis al vi hierau vespere?" diris la doktoro. "Chu vi ne
scias, ke venos gastoj? Ke, antau ol venos la vojagha kalesho,
tie chi ankorau negocoj devas esti finitaj? Ke hodiau estas
precipe solena tago?"
"Chu mi povis ion fari, sinjoro doktoro, antau ol la virinoj
deshiris la pomojn, he?" diris Britain kaj levadis iom post iom
sian vochon, tiel ke li fine forme kriis.
"Nu, chu ili nun jam finis?" diris la doktoro kaj rigardis la
horloghon. "Antauen! faru rapide! kie estas Clemency?"
"Jen mi estas, sinjoro", eksonis la voko, venante de unu el la
shtuparoj, sur kiu paro da mallertaj piedoj rapide deiradis
malsupren. "Ni estas pretaj. Forportu, knabinoj! En duono da
minuto chio estos en ordo, sinjoro!"
Kun tiuj chi vortoj shi komencis vive labori kaj montris sin che
tio chi en tia stranga formo, ke shi meritas esti priskribita per
kelkaj vortoj.
Shi havis la aghon de chirkau tridek jaroj kaj havis sufiche
dikvangan kaj afablan vizaghon, kvankam ghi penis havi esprimon
de seriozeco, kiu donis al ghi vidon tre ridindan. Sed la impreso
de tio chi ankorau tute malaperadis antau la impreso de shia
eksterordinare mallerta esteco. Se ni diros, ke shi havis du
maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu
alia, kaj ke tiuj chi kvar membroj shajnis elartikigitaj kaj tute
ne realmetitaj al sia ghusta loko, tiam ni prezentos nur la veran
staton en ghia plej facila lumo. Kaj se ni diros, ke je tiu chi
stato chi estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn
tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj
kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri shia
trankvilanimeco. Shia kostumo konsistis el paro da grandegaj
kapricaj shuoj, kiuj chiam direktadis sin alie ol shiaj piedoj,
el bluaj shtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej
malbela modelo, kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka
antautuko. Shi portis chiam mallongajn manikojn kaj havis chiam
kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke shi chiam
penadis en chia situacio, ech kie estis absolute neeble, ilin
turnadi kaj chirkaurigardadi. Ordinare malgranda chapeto sidis
ie sur shia kapo, kvankam oni ghin nur malofte povis vidi sur tiu
loko, kiun tiu chi vestajho pleje okupas che aliaj homoj; sed de
la kapo ghis la piedoj ghi estis modele pura kaj prezentis ian
specon de mallerta puremeco.