Craggs.
"La procesoj?" demandis la doktoro.
"Jes", diris sinjoro Craggs, "kiel ankau chio alia. Chio en la
mondo hodiau ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio chi
estas la malfortajho de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi
ne estas preta tion chi nei), ghi devus esti farso tre malfacila.
La vivo devus esti kiel eble pli strecha batalo, sinjoro. Tio chi
estas ghia celo. Sed nun ghi estas farata tro facila. Ni oleas la
hokojn de la pordoj de l' vivo. Ili devus esti rustaj. Baldau
ili kutimos sin malfermadi tute mallaute. Kaj tamen ili devus
krakadi en la hokoj, sinjoro".
Sinjoro Craggs shajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li
prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksterajho multe
plifortigis, char li estis malvarma, seka, severa homo, en
grizajho kaj blankajho kiel siliko, kaj havis malgrandajn
fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Chiuj
tri regnoj de l' naturo havis propre reprezentanton en tiuj chi
tri viroj; char Snitchey estis simila je pigo au korvo (nur li
ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan
vizaghon, kiel citrona pomo, kaj sur tiu chi en kelkaj lokoj
kavetojn, kie kvazau la birdoj estis bekintaj, kaj poste
malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon.
Kiam en la pordo de l' ghardeno aperis la sana figuro de bela
junulo en kostumo de vojagho kaj akompanata de homo, kiu portis
lian pakajhon, per rapidaj pashoj kaj kun vizagho plena je gajeco
kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al
li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, au kiel la tre
efekte maskitaj Gracioj, au kiel la grizaj profetoj sur la
dezertajho, kaj chiuj tri lin salutis.