"Tiu chi felicha tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield",
diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto.
"Ghi multajn fojojn revenadu!" ripetis Craggs per profunda
saluto.
"Kia pafaro!" ekkriis Alfred kaj haltis, "kaj unu -- du -- tri --
sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l' vivo. Mi
ghojas, ke Vi ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiau matene:
mi prenus ghin por malbona antausigno. Sed Grace estis la unua
-- mia kara, bona Grace -- tial mi eltenos kontrau Vi chiuj!"
"Permesu, sinjoro, mi estis la unua", diris Clemency Newcome. "Vi
scias, shi promenadis tie chi en la ghardeno de la komenco de l'
mateno. Mi estis interne en la domo."
"Estas vere! Clemency estis la unua", diris Alfred. "Tiel mi
kontraumetos al Vi Clemency'on."
"Ha, ha, ha! -- por ni kaj Craggs", diris Snitchey. "Kia
kontraumeto!"
"Shi eble ne estas tiel malbona, kiel ghi elrigardas", diris
Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankau al
Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis chirkauen. "Kie estas la --
mia Dio!"
Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan'on Snitchey kaj
Thomas'on Craggs en pli proksiman kuntushighon, ol kiel ili
decidis en sia negoca kontrakto, li jhetis sin tien, kie staris
la ambau fratinoj, kaj -- sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li
salutis antaue Marion'on kaj poste Grace'on, kaj mi faras nur la
rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras ghin al si
tro facila.