li tamen respekte respondis:
"Kiel Vi ordonos, sinjoro!"
"Se povus esti io serioza", komencis la doktoro, "en tiu chi --"
"Farso, sinjoro", plenigis Alfred.
"En tiu chi farso", daurigis la doktoro, "ghi estus tiu chi
kuntrafigho de la tago de l' adiaudiro kun duobla tago de
naskigho, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj
rememoroj kaj kiu chiam revokados al ni en la memoron nian longan
kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien chi."
"Ho jes, doktoro Jeddler", diris la junulo. "Ghi bone apartenas
tien chi, tion diras al mi mia koro tiun chi matenon, kaj ankau
la Via tion al Vi dirus, se Vi volus ghin auskulti. Mi forlasas
hodiau Vian domon; mi chesas hodiau esti Via zorgato; ni
disighas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum
aliaj jam ridetas al ni en la estonteco", -- li rigardis che tiuj
chi vortoj Marion'on, kiu sidis apud li -- "ligiloj tiel richaj
je esperoj, ke vortoj ne povas tion chi esprimi. Vi vidas", li
aldonis gaje, "Vi vidas, doktoro, estas ankorau greno da
seriozajho en tiu chi granda malsagha amaso da polvo. Hodiau
almenau ni konfesu, ke ekzistas ankorau greneto da seriozajho".
"Hodiau!" ekkriis la doktoro. "Auskultu, auskultu! ha, ha, ha!
Hodiau pli ol en chiuj tagoj en la malsagha jaro. Hodiau, kiam
tie chi havis lokon la granda batalo? Sur tiu chi loko, kie ni
nun sidas, kie mi hodiau matene vidis danci miajn knabinojn, kie
la fruktoj por nia matenmangho jhus estas deshiritaj de tiuj chi
arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie
chi tiom multaj trovis la morton, ke ankorau en mia juneco, post
multaj generacioj, tie chi estis elfosita tuta mortintaro da
ostajhoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen ech cent
homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batalis; ech
cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion
chi faris! Ech kvindek homoj ne farighis pli felichaj per la
gajno kaj perdo. Ech ses homoj ne havas hodiau konsentan opinion
pri la kauzo kaj rezultato: per unu vorto, neniu, ekster la
plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion difinitan pri tio chi.
Seriozajho!" diris la doktoro ridante. "Tia mondo!"