"Serioza!" ekkriis la doktoro. "Se Vi tiajn aferojn akceptas kiel
seriozaj, Vi devas frenezighi, au iri sur altan monton kaj
farighi ermito."
"Kaj al tio chi estas jam tiel longe de tiu tempo", diris Alfred.
"Longe!" rediris la doktoro. "Chu Vi scias, kion la mondo faradis
de tiu tempo ghis hodiau? Mi ghin ne scias!"
"Ghi iom procesadis", rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian
teon.
"Kvankam oni ghin faradis al la homoj chiam tro facila", diris
lia kompaniano.
"Kaj Vi permesos al mi diri, doktoro", daurigis sinjoro
Snitchey, "kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en
la mondo, se ghi procesas, kaj entute en la sistemo de ghia
jughofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio
havas sian intencon kaj sian celon --"
Clemency Newcome pushighis nun je la tablo, ke chiuj teleroj kaj
tasoj ekkrakis.
"Nu, kio estas?" ekkriis la doktoro.
"La malbenita paperujo," diris Clemency, "kiu chiam venas inter
la piedoj!"
"Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris," komencis
denove Snitchey, "kio postulas de ni estimon. La vivo estas
farso, Vi diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la jughofarado?"
La doktoro ridis kaj rigardis Alfred'on.
"Ni supozu, ke la milito estas malsaghajho", diris Snitchey. "En
tio chi ni konsentas. Ekzemple tie chi ni vidas charmegan lokon
--" li montris per la forko en la chirkauajhon -- "kiu antau
longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj -- chiu aparte
kulpa je rompo de la paco de l' lando -- kaj dezertigita per
fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole
elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio chi estas malsaghe,
tute ridinde! oni devas levi la shultrojn pro la homoj, kiam oni
pensas pri tio chi! Sed ni prenu tiun chi charman lokon kiel ghi
estas nun. Ni prezentu al ni la leghajn rilatojn, kiuj naskighas
de la tera proprajho; la heredigadon kaj donacadon de la tera
proprajho, la prodonadon kaj reelachetadon de la proprajho;
farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu
al ni", diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li shmacis
per la lipoj, "ni prezentu al ni la komplikitajn leghojn, kiuj
rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu chi rajto,
kun chiuj reciproke kontrauparolaj precedencoj kaj aktoj
parlamentaj apartenantaj al tio chi; la nekalkuleblan multon da
komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj jughaj procesoj, al kiuj tiu
chi bela loko donas la kauzon: -- kaj konfesu, doktoro Jeddler,
ke tio chi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas", diris sinjoro
Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, "ke mi parolas en la
nomo de la firmo, sinjoro Craggs?"