atento, shajnis subite veni al tiu chi sama opinio, se plej
profunda cherka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por
rido. Sed lia vizagho restis che tio chi tiel senmova, ke,
kvankam kelkaj el la gastoj matenmanghaj sin turnis, ektimigite
de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu,
esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj
plej amataj membroj, la kubuto, donis al li pushon kaj kun
riprocha murmureto demandis, je kio li ridas.
"Ne je Vi!" diris Britain.
"Je kiu do?"
"Je la homaro", diris Britain. "Jen estas la amuzajho."
"En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj chi advokatoj li farighas
kun chiu tago pli malsagha!" ekkriis Clemency kaj donis al li
pushon per la dua kubuto. "Chu Vi scias, kie Vi estas? Chu Vi
volas esti forpelita?"
"Mi nenion scias", diris Britain kun senesprima rigardo kaj
senmova vizagho. "Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi
postulas nenion."
Se tiu chi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio
estis ech iom trograndigita, tamen Benjameno Britain -- nomata
iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great
Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare
esprimi la Maljunan Anglujon -- prezentis sian efektivan staton
de l' animo pli bone, ol oni povus pensi. Char auskultante chiun
tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al
diversaj homoj kaj kiuj chiuj devis pruvi, ke ech lia ekzistado
en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencajho, la
malfelicha Britain iom post iom venis en tian senfundajhon de
konfuzitaj kaj kontrauparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere
kaj interne, ke la vero sur la fundo de sia puto en komparo kun
Britain en la profundo de lia spirita mallumigho shajnis stari
sur ebena tero. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la
nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en
tiujn chi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj
por la doktoro ghi shajnis chiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial
li rigardis la du advokatojn kiel kunkauzantoj de lia stato de
l' animo kaj forte ilin malestimis.
"Sed kun tio chi ni nun havas nenion por fari, Alfred", diris la
doktoro. "Chesante hodiau esti mia zorgato kaj forlasante nin,
provizita je tio, kion povis Vin instrui la latina lernejo tie
chi kaj Via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilagha
doktoro, kiel mi, Vi nun eniras en la mondon. La unua parto de
Via tempo de provado, kiun difinis Via mortinta patro, nun estas
finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon
en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antau finighos Via
trijara restado en la medicinaj lernejoj de l' eksterlando, Vi
nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!"