La batalo de l' vivo (19)
"Se mi ghin faros -- sed Vi scias ghin pli bone; kial mi bezonas
disputi kun Vi?" diris Alfred ridante.
"Mi scias nenion de tia speco", respondis la doktoro. "Kion Vi
pensas pri tio chi, Marion?"
Marion, ludante kun sia taso, shajnis diri -- sed shi ghin ne
diris -- ke shi nenion havas kontrau tio ke li shin forgesu, se
li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaghon al shiaj
vangoj kaj ridetis.
"Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo
konfidita al mi", parolis plu la doktoro; "sed en chiu okazo mi
devas hodiau forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico;
kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako
plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi
devas transdoni al Vi (mi volus, ke ghi estu pli granda, Alfred,
sed Vi devas farighi granda homo kaj pligrandigi ghin), kaj je
alia malsaghajho de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli
kaj transdoni."
"Kaj leghe atesti, kiel la legho ordonas", diris Snitchey,
forshovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia
kolego eletendis sur la tablo; "kaj char mi kaj Craggs kune kun
Vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial Viaj du servantoj
servos al ni kiel atestantoj. Chu Vi scias legi, sinjorino
Newcome?"
"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", diris Clemency.
"Ho, mi petas pardonon. Mi ghin kredas", diris Snitchey
ridetante, jhetante rigardon sur la strangan figuron. "Vi scias
legi?"
"Iom", respondis Clemency.
"La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?" diris la
advokato shercante.
"Ne", diris Clemency. "Tro malfacile. Mi legas nur la
fingringon."
"La fingringon!" ripetis Snitchey. "Kion ghi signifas?"
Clemency jesis per la kapo kaj diris: "kaj la kribrilon de
muskato".
"Shi estas freneza! Ie por la lordo kanceliero!" diris Snitchey
kaj atente shin rigardis.
"Se shi havas ian proprajhon", aldonis Craggs.