ambau parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke
ili tiel prezentas la poshan bibliotekon de Clemency, kiu kun
libroj ne multe sin okupas.
"Ha, tiel, fraulino Grace!" diris Snitchey. "Jes, jes. Ha, ha,
ha! mi pensis, ke tiu chi bona knabino estas freneza. Shi tute
tiel elrigardas", li diris por si mem, balancante la kapon. "Kaj
kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?"
"Mi ne estas edzinigita, sinjoro", rimarkis Clemency.
"Au Newcome. Chu tiel estos bone?" diris la advokato. "Kio sin
trovas sur la fingringo, Newcome?"
Kiel Clemency, antau ol shi respondis tiun chi demandon,
disshovis unu poshon kaj rigardis en ghian senfundan profundon,
serchante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel shi tion chi
saman faris kun la dua posho kaj shajnis trovi la fingringon
profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel shi tiam
forigis chiujn interkushantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko
de nazo, peceto da vaksa kandelo, rughvanga pomo, orangho,
monereto de felicho, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj
perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de
krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj chiun el tiuj chi
objektoj aparte donis teni al Britain -- tio chi nin malmulte
interesas. Ankau ne interesas nin, kiel shi, penante kapti kaj
reteni la poshon (char tiu chi havis strangan inklinon saltadi
kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis
en ghi, kvankam ghi videble estis en plena kontraueco kun la
homa anatomio kaj kun la leghoj de la egalpezo. Estos sufiche, se
ni diros, ke shi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron
kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke
la literaturo de tiuj chi ambau uzajhoj sekve de tro multa
frotado estis proksima al forvishigho.
"Tio chi do estas la fingringo?" diris sinjoro Snitchey, volante
iom sherci je shia kalkulo. "Kaj kion diras la fingringo?"
"Ghi diras", respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la
surskribon: "For-ge-su-kaj-par-do-nu".
Snitchey kaj Craggs kore ridis. "Tio chi estas bela!" diris
Snitchey. "Ne malbone!" diris Craggs. "Montras tiom da konado de
homoj", diris Snitchey. "Tiel uzebla por la praktika vivo", diris
Craggs.