《山村》三语种对照--1.3
Tiuj arboj,kiujn ni nomis tremoloj kaj kverkoj kaj aceroj,ĉirkaŭis grandan placon kaj formis ekranon,tra kiu ni povis vidi la eksteran mondon,la riveron,la montojn kaj la ŝoseon.Iom malantaŭe sur la placo staris proksimume dudek dometoj,konstruitaj el ligno kaj ŝtonoj.Ili estis tiel malnovaj kiel la montoj,kiel la ĉielo,kiel la ĉiamridetantaj blankaj nuboj;tiel malnovaj,ke neniu povis diveni ilian aĝon.La lignaj pordoj kaj ŝtonaj muroj aspekte neniel inter si diferencis,ĉar ĉiuj senkoloriĝis pro la varmo kaj la malvarmo,la vento kaj la frosto.Al ili kontrastis sole la tegolaj tegmentoj,kiuj estis peĉe nigraj.Kuntuŝante ili aspektis kiel ondarserio pendanta de la ĉielo.La avo plej maljuna en la vilaĝo kutimis diri,ke ĉiam ili aspektis tiel,kaj ke ili ĉiam ankoraŭ aspektos tiel,negrave kiu dinastio alvenis kaj kiu Imperiestro foriris.
[此贴子已经被作者于2012-4-3 11:43:57编辑过]