《山村》三语种对照--1.5
1.5 Sed ambaŭ estis tre okupataj.Ne nur nian terkulturadon ili prizorgis,sed ankaŭ nian bonfarton kaj niajn plugbovinojn.Tiel servinte nin dum kelkaj jaroj,tiu ĉi dio kaj lia edzino emeritiĝus senpensie,kiel la estroj de grandaj urboj,kaj poste irus en la Ĉielon por fariĝi sanktuloj,por ĉiam liberaj de reenkarniĝo,de rea vivado en nia trista mondo.Nia aktuala Terodio estis laŭdire unu el niaj praavoj,kiu estintis klerulo kaj virtulo.Ĉiutage en la malfrua posttagmezo kutimis iri tien iu familio por bruligi al li incensaĵon en granda fera ujo,kiu staris sur ŝtona tablo tutproksime sub la altaro.
[此贴子已经被作者于2012-4-12 9:56:51编辑过]