《山村》三语种对照--1.7
Apud la herbejo etendiĝis sabla strando,larĝa proksimume kvaronmejlon.En la sunlumo la sablo ekbrilis kiel oraj greneroj.Transe troviĝis la rivereto,ĉiam trankvila kaj travidebla.Al mi plaĉis ĝin agiti per miaj nudaj piedoj,kaj hodiaŭ mi iris por tion fari refoje.La subtila sablo sur la fundo kirliĝis supren kvazaŭ fumspiralo ,kiam mi svingis unu el miaj piedoj,nebuligante la klaran akvon.Kaj murmuris la akvo,unue laŭte kaj poste mallaŭte.Sed la gracia fluado baldaŭ rulpremis la sablon kaj klarigis la ŝaŭman flakon.Poste kvietiĝis denove kiam mi elpaŝis el la akvo,kaj la sekiĝantaj sableroj ridetis pro la sunlumo.Kaj stultigite mi restis staranta apud la rivereto.Fino mankis al ĝi.Tiel longa akvofluado!
[此贴子已经被作者于2012-5-2 11:40:23编辑过]