La batalo de l' vivo (28)
Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de chirkau tridek jaroj,
malpene vestita kaj kun iom mallargha vizagho, sed entute bone
konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksterajho. Li sidis sur
la parada segho, tenante unu manon en la brusto de l' surtuto kaj
la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan
meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu
kontrau la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita
sur la tablo; unu parto de ghia enhavo kushis elmetita sur la
tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu
unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, chiun paperon
aparte chirkaurigardadis, balancante la kapon kaj transdonante
ghin al sinjoro Craggs, kiu ghin ankau chirkaurigardadis kaj
balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis pauzon,
balancadis ambau la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn
profundigitan klienton; kaj char sur la kesto estis skribita
"nobelo Michael Warden", ni el chio tio chi povas konkludi, ke la
nomo kaj la kesto apartenis al tiu chi kliento kaj ke la aferoj
de nobelo Michael Warden staris ne tre bone.
"Jen estas chio", diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan
paperon. "Mi vidas plu nenian helpon. Plu nenian helpon".
"Chio perdita, malshparita, prodonita, pruntita kaj vendita?"
diris la kliento kaj suprenrigardis.
"Chio", respondis sinjoro Snitchey.
"Nenio restas por fari, Vi diras?"
"Absolute nenio", estis la respondo de la advokato.