La batalo de l' vivo (29)
La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundighis en sian
meditadon.
"Kaj ech mia persona libereco estas en danghero, Vi pensas?" li
komencis post minuto denove.
"En chiu parto de la unuigitaj regholandoj Grand-Britanujo kaj
Irlandujo", respondis sinjoro Snitchey.
"Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro, ne
havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manghon?"
daurigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj
rigardante al la planko.
Sinjoro Snitchey ektusis, kvazau dezirante ne alpermesi la
supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta
rilato. Sinjoro Craggs ankau ektusis, kvazau volante montri, ke
tio chi estas la opinio de la domo.
"Ruinigita en la agho de tridek jaroj", diris la kliento. "Hm!"
"Ne ruinigita, sinjoro Warden", respondis Snitchey. "Tiel malbona
la afero ankorau ne estas. Vere, ke Vi faris chion, kion Vi
povis, tion chi mi devas diri, sed Vi ne estas ruinigita. Iom da
sinlimigado --".
"Al la diablo kun la sinlimigado", diris la kliento.
"Sinjoro Craggs, Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi
dankas."