La batalo de l' vivo (31)
La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas
aferon; en chia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis
bonan influon sur la chagrenon de la kliento kaj inklinigis lin
esti malkovrita kaj pli parolema. Au eble la kliento konis la
karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraghigajn
proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis
malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn
trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldau farighis
rido.
"En la vero, mia estimata amiko" -- sinjoro Snitchey montris sur
sian kompanianon: "Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs."
"Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi", diris la kliento. "En
la vero, miaj estimataj amikoj", -- li klinigis sin antauen kaj
mallautigis la vochon -- "ankorau vi tute ne scias, kiel
malbone estas al mi."
Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite.
Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.
"Mi estas ne sole terure enshuldigita", diris la kliento, "sed
ankau terure --".
"Ja ne enamita?" ekkriis Snitchey.
"Jes!" diris la kliento, rejhetante sin sur la seghon kaj kun la
manoj en la poshoj rigardante la ambau advokatojn. "Terure
enamita."
"Kaj ne en heredantinon?" demandis Snitchey.
"Ne en heredantinon."
"Kaj ankau ne en richan sinjorinon?" daurigis demandadi la
advokato.
"Ne richa, kiom mi scias -- esceptinte je beleco kaj virto."
"Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?" diris sinjoro Snitchey kun
akcento.
"Kompreneble!"