La batalo de l' vivo (32)
Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?" diris Snitchey,
metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antaushovinte sian
vizaghon almenau je unu ulno.
"Tamen!" respondis la kliento.
"Ne en sian pli junan filinon?" demandis Snitchey.
"Tiel estas!" estis la respondo de sinjoro Warden.
"Sinjoro Craggs", diris Snitchey tre faciligite, "Vi permesos al
mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi ghojas, ke mi povas diri al
Vi, sinjoro Warden, ke tio chi neniom malutilas; shi estas
promesita, sinjoro, shi estas fianchino. Mia kompaniano povas
tion chi atesti. Ni scias tion chi bone."
"Ni scias tion chi bone", ripetis Craggs.
"Mi eble ankau scias", estis la respondo de la kliento. "Kion
tio chi malhelpas? Vi diras, ke Vi estas spertaj homoj, kaj Vi
neniam audis, ke virino shanghis sian opinion?"
"Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso", diris
sinjoro Snitchey, "kontrau fraulinoj, kiel ankau kontrau
vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj --".
"Okazoj!" interrompis lin senpacience la kliento. "Parolu al mi
nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli
richa je enhavo ol Viaj juraj artifikoj. Kaj ekster tio chu Vi
pensas, ke mi vane loghis ses semajnojn en la domo de la
doktoro?"