trankvile daurigis la kliento, "kaj ke shi ne malvolonte
shanghus lin je nova amanto, kiu venas al shiaj okuloj sub
romanaj cirkonstancoj -- au estas alporta antau shiajn okulojn
de sia chevalo; kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino
provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj diboche kaj al neniu
faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksterajho -- ghi denove
sonos fanfarone, sed, pro l' honoro, mi tiel ne pensas -- povos
ankorau elteni la konkuron kun sinjoro Alfred".
La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey,
rigardante sian klienton, ankau tiel pensis. Ghuste lia malshata
sintenado donadis al li certan naturan charmon kaj elvokadis
intereson. Tiu chi malshateco shajnis esprimadi, ke lia bela
vizagho kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj
se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj farighos serioza
(sed ghis nun li ankorau neniam en sia vivo estis serioza), li
povus esti plena je fajra energio. "Tio chi estas danghera
dibochisto", diris al si la homokonanta advokato, "kiu la vivigan
fajron, mankantan al li, shajnas ricevadi el la okuloj de
knabino".
"Sekve auskultu, Snitchey", li daurigis, sin levante kaj
prenante lin per unu butono, "kaj Vi, Craggs --" li prenis lin
ankau per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan
maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li -- "mi ne
demandas de Vi konsilon. Vi faras tre prave, ke Vi tenas Vin de
tiu chi afero senkondiche tute malproksime, char ghi ne estas de
tia speco, ke seriozaj homoj, kiel Vi, povus sin enmiksi en ghin.
Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj
miajn intencojn kaj poste lasi al Vi fari por mi rilate miajn
aferojn monajn chion plej bone kion Vi nur povas, char Vi
komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro
(kaj mi esperas tion chi fari kaj farighi per shia amo alia
homo), tio chi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi
sola forkurus.
Sed mi per alia vivo tion chi baldau ree shparos."