sinjoro Craggs?" diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon.
"Mi ankau pensas", diris Craggs. Sed ambau atente auskultadis.
"Vi ne devas tion chi auskulti", respondis ilia kliento. "Mi
ghin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, chu li
konsentas, char li ja ne donus shin al mi. Sed mi volas fari al
la doktoro nenion malbonan, char (ekster tio, ke tiaj bagateloj
ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian
Marion'on, volas liberigi de io, la proksimighadon de kio shi --
kiel mi scias -- vidas kun timo kaj doloro; mi parolas pri la
reveno de shia amanto. Se io en la mondo estas vera, ghi estos
tio, ke shi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en
siaj rajtoj. Vere, mi nun vivas kiel chasata hundo, mi nur en
mallumo kuraghas eliri kaj ne estas permesita al mi veni en mian
domon kaj en mian propran posedajhon; sed tiu chi domo kaj tiu
chi posedajho iam denove apartenos al mi, kiel Vi scias kaj
diras; kaj Marion kiel mia virino estos post dek jaroj -- Vi
diras ghin mem, kaj Vi ne estas sangvina -- kredeble pli richa,
ol se shi ligighos kun Alfred Heathfield, kies revenon shi
atendas kun timo (ne forgesu tion chi) kaj kies amo -- kaj ankau
nenia amo en la mondo -- ne povas esti pli varmega, ol la mia. Al
kiu nun estas farata tro multe? Chio estas farata lau rajto kaj
justeco. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se shi decidas
favore por mi; kaj mi lasos la aferon al shia decido. Estos al Vi
agrable ne pli audi pri tiu chi afero, kaj mi ankau pli Vin per
tio chi ne embarasos. Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn
bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon?"
"Post unu semajno", diris Snitchey. "Sinjoro Craggs? --"
"Ankorau iom pli frue, mi konsilus", respondis Craggs.
"Post unu monato", diris la kliento, observinte la ambau
vizaghojn. "De hodiau post monato mi forveturos."
"Ghi estas tro longa tempo", diris Snitchey; "tro longe. Sed ghi
tiel restu. Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn",
murmuris li al si mem. "Chu Vi volas foriri? Bonan nokton,
sinjoro!"