La batalo de l' vivo (38)
"Mi efektive ion donus", diris Snitchey, kiu en vero estis tre
bonkora, "se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompighis en sia
kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li
tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus
alie, char por sia konado li pagis sufiche kare); kaj mi ne povas
al mi prezenti, ke ghi estas kredebla. Ni faros la plej bone, se
ni nin ne enmiksos; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol
silenti."
"Nenion pli", respondis Craggs.
"Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente",
diris Snitchey balancante la kapon. "Mi almenau volus esperi, ke
li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la
batalo de l' vivo," -- li denove balancis la kapon, -- "mi
esperas almenau, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Chu
Vi havas Vian chapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan
kandelon."
Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey
faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la chambro de
interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia
parolado, au kiel la advokatajho entute.
Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan chambron de
instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la fresha
maljuna doktoro sidis antau la agrabla kameno. Grace kudris,
Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj,
tenante la piedojn sur la varma tapisho, sidis en la ava segho,
auskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.