faris angulon kamenan charma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco
la forpasintaj tri jaroj devishis; kaj sur la pura frunto de la
pli juna fratino, en shia okulo kaj en la tono de shia vocho oni
povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun che shia pli
maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe
maturigis. Tamen chiam ankorau shi shajnis pli charma kaj pli
malforta ol la dua; chiam ankorau shi shajnis metadi sian kapon
sur la bruston de sia fratino, fidadi je shi kaj serchadi
konsilon kaj helpon en shiaj okuloj, en tiuj chi koraj okuloj,
tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaue.
"Kaj kiam shi nun estis en la patra domo", legis Marion el la
libro, "kiu estis al shi tiel kara pro chiuj tiuj rememoroj, shi
komencis sentadi, ke la malfacila tento de shia koro baldau
devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia
konsolanto kaj amiko, kiam chiuj aliaj nin forlasis, de kiu la
disigho che chiu pasho inter la lulilo kaj la tombo --"
"Kara Marion!" diris Grace.
"Mia museto!" ekkriis la patro, "kio estas al vi?"
Shi prenis la manon, kiun la fratino donis al shi, kaj legis plu;
sed per vocho chiam ankorau tremanta, kvankam shi penis kovri
sian eksciton.
"De kiu la disigho che chiu pasho inter la lulilo kaj la tombo
estas chiam dolora. Ho, patra domo, vi, chiam fidela kaj tamen
tiel ofte malshatata, estu malsevera kontrau tiuj, kiuj deturnas
sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn pashojn per tro
maldolcha pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el
malnova tempo brilu sur via vizagho de spirito. Nenia radio de
amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia
rememoro de ama vorto au rigardo eliru plendante kontrau tiu,
kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj
severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!"