La batalo de l' vivo (40)
"Kara Marion, ne legu pli hodiau vespere", diris Grace -- char
shi ploris.
"Mi ne povas", shi rediris kaj kovris la libron. "La literoj
chiuj shajnas bruli!"
La doktoron tio chi amuzis; kaj li ridis, frapante al shi sur la
vangoj.
"Kio! ghis larmoj tushita de romano!" diris doktoro Jeddler. "De
presa nigrajho kaj papero! Ne, ne, estas chio egale. Estas tiom
same prudente preni serioze presan nigrajhon kaj paperon, kiel
chian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn
larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam
returne en la patra domo kaj kun chiuj pacighis, -- kaj se shi
tion chi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el
simplaj kvar muroj; kaj imagita -- el paperajho kaj inko. Kio
estas?"
"Ghi estas mi, sinjoro", diris Clemency enshovante la kapon tra
la pordo.
"Kio estas al Vi?" demandis la doktoro.
"Ho, mia Dio, nenio al mi estas", respondis Clemency -- kaj shi
estis prava, se oni povis jughi lau shia bone sapita vizagho, el
kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per
kio shi, kiel ajn ne bela shi estis, efektive farighis simpatia.
Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belajhoj; sed
en la irado tra la vivo estas chiam pli bone sur la malvasta vojo
malbonigi al si la kubutojn anstatau la bona humoro, kaj
tushante tion chi lastan Clemency estis tiel fresha kaj sana,
kiel chia belulino en la tuta lando.