pordo, "sed venu iom pli proksime, sinjoro!"
Iom mirigite la doktoro plenumis shian deziron.
"Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam shi apudestas, Vi
scias," diris Clemency.
Iu fremda en la familio, lau shia stranga okulado che tiuj chi
vortoj kaj la aparta loga movo de shiaj kubutoj, kvazau shi
volus chirkaupreni sin mem, povus eble pensi, ke "neniun"
signifas, che la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive
shajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li
devas pensi; sed li baldau retrankvilighis, kiam Clemency,
traserchinte en la ambau poshoj -- shi komencis de la ghusta
posho, poste fosis en la malghusta kaj fine revenis al la ghusta
-- ellevis leteron.
"Britain preterveturis," shi diris, transdonante la leteron al la
doktoro, "kiam la poshto venis, kaj li atendis. En la angulo
staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston
de edzigho en la domo -- mi havis matene du kulerojn en la posho
. . . Ho, Dio, kiel malrapide li ghin malfermas."
Shi parolis chion tion chi kiel monologon, dum en sia senpacienco
sciighi la novajhon shi levis sin sur la finetojn de la piedoj
kaj el sia antautuko faris korktirilon kaj el sia busho botelon.
Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero
chiam ankorau ne estis preta, shi subite returne mallevis sin
sur la plandojn kaj jhetis sian antautukon kiel kovrilon trans
la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu ghin elteni.
"Venu, knabinoj!" ekkriis la doktoro. "Mi ne povas alie; en mia
vivo mi nenian sekreton povis teni che mi. Kaj ankau ne estas
multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia -- sed ni
silentu pri tio chi. Alfred reveturas kaj baldau venos!"
"Baldau!" ekkriis Marion.