kaj pinchis al shi la vangon. "Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos
la larmojn. Jes! 'Mi volas fari al shi surprizon', li tie chi
skribas. Sed tio chi ne iros. Li devas havi konvenan akcepton."
"Baldau!" ripetis Marion.
"Nu, eble ne tiel baldau, kiel Via senpacienco pensas",
respondis la doktoro; "sed sufiche baldau. Ni rigardu! hodiau
estas jhaudo, ne vere? tiel li intencas veni de hodiau post
monato".
"De hodiau post unu monato", mallaute ripetis Marion.
"Ghoja tago kaj festo por ni chiuj", diris per gaja vocho shia
fratino Grace, kiu gratulante shin kisis. "Longe atendita tago,
mia kara, kiu fine venis".
Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina
amo; kaj kiam shi rigardis al sia fratino en la vizaghon kaj
auskultis la charman harmonion de shia vocho, kiam shi plu
pentradis la ghojojn de la revidigho, tiam sur shia propra
vizagho brilis espero kaj ghojo.
Kaj ankorau io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj
sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio chi ne estis ghojo,
triumfo, fiera entuziasmo -- tiuj chi ne montras sin tiel
trankvile. Tio chi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj
chi faris parton de tio chi. Ghi ne venis de ia egoista penso,
char tiuj chi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la
lipoj.
Doktoro Jeddler malgrau sia filozofio -- kiun li chiam en la
praktiko forgesadis, kiel ghi ofte okazas al gloraj filozofoj --
ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de
sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se ghi estus ia serioza
afero. Tiel li denove sidighis en sian avan seghon, denove
etendis la piedojn sur la varman tapishon, multfoje tralegis la
leteron kaj ankorau pli multe parolis pri ghi.