La batalo de l' vivo (43)
"Ho, estis ankorau tempo", diris la doktoro kaj rigardis en la
fajron, "kiam Vi ambau kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en
brako, kiel paro da vivaj pupoj. Chu vi memoras?"
"Ho jes," shi respondis kun gaja rido kaj daurigis kudri
diligente.
"De hodiau post unu monato!" diris la doktoro meditante.
"Shajnas kvazau de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie
tiam estis mia malgranda Marion?"
"Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda shi
estis," diris Marion: "Grace estis por mi chio, ech tiam, kiam
shi ankorau mem estis infano."
"Tre vere, mia kateto, tre vere," respondis la doktoro. "Shi
estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona
ekonomiistino kaj diligenta sagha infano: plena je pacienco por
niaj kapricoj, chiam preta antauplenumi niajn dezirojn kaj
forgesi la proprajn; ech jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi
neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate unu
punkton."
"Mi timas, ke de tiu tempo mi tre shanghighis al pli malbona,"
ridis Grace, chiam ankorau diligente laborante. "Kia punkto ghi
estis, patro?"
"Alfred, kompreneble," diris la doktoro. "Vi estis nur tiam
kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred; tial ni vin nomis
edzino de Alfred; kaj tio chi pli al vi plachis (kiel ajn strange
ghi nun shajnas), ol se ni donus al vi la titolon de dukino, se
ni povus vin fari dukino."
"Efektive tiel estis?" trankvile diris Grace.
"Kiel, vi ghin pli ne memoras?" demandis la doktoro.
"Mi pensas, ke mi ghin ankorau iom memoras", shi respondis, "sed
nur apenau. Estas tro longe de tiu tempo." Kaj kudrante shi
kantetis la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis.
"Alfred baldau havos efektivan edzinon," shi diris, donante al
la interparolo alian direkton; "kaj tio chi estis bela tempo por
ni chiuj. Mia trijara ofico estos baldau finita, Marion. Vi
faris ghin al mi tre facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos
vin ree al lia brusto, ke vi lin la tutan tempon kore amis kaj ke
li ech unu fojon ne bezonis mian subtenon. Chu mi povas ghin al
li diri, mia kara?"