tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata; ke mi
vin de tiu tempo kun chiu tago pli amis; kaj ke mi vin nun tiel
senfine amas!"
"Tion chi mi ne povas al li diri," respondis shia fratino, shin
chirkauprenante; "miajn meritojn la fantazio de Alfred al si
pentru. Li sufiche trograndigos, kara Marion, tute kiel vi."
Shi nun reprenis sian laboron, kiun shi estis formetinta el la
mano, kiam shia fratino parolis kun tia tushiteco de l' koro, kaj
shi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel plachis al la
doktoro. Kaj la doktoro, chiam ankorau sidante en la apoga
segho, auskultis la kanton, batis la takton al ghi sur sia genuo
per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si,
ke inter la multaj vanajhoj de la vana mondo tiuj chi almenau
estas sufiche belaj.
Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj
atendinte en la chambro ghis shi chion sciis, iris returne en la
kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermangho faris al si
oportune, chirkauite de tia grandanombra kolekto da brilantaj
kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj,
brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de shia diligento sur la
muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazau en la mezo de
magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne
tre flatan repentron de li; ankau iliaj prezentajhoj estis tute
ne egalaj; char kelkaj donis al li tre longan vizaghon, kelkaj
tre larghan, aliaj sufiche agrablan kaj aliaj tre malbelan, chiu
lau sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj.
Sed en tiu ili chiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas
individuo, tenanta la pipon en la busho kaj kruchon da biero apud
si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al
Clemency, kiam shi sidighis al tiu sama tablo.
"Nu, Clemency", diris Britain, "kiel vi nun fartas? kaj kio da
nova estas?"
Clemency diris al li, kion shi sciighis, kaj li akceptis tion chi
tre afable. Bona shanghigho estis videbla che Benjamin de la kapo
ghis la piedoj. Li estis multe pli largha kaj pli rugha, pli gaja
kaj pli gajiga. Ghi elrigardis, kvazau lia vizagho estis antaue
kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita.