la stato kiam la fumanto povas malfermi la bushon nur tre
malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia segho
kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankau tiujn
chi tre malrapide kaj serioze.
"Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!"
"Dio, kiel bela estas la penso pri tio chi!" diris Clemency.
"Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia",
daurigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saghegulo,
"char mi chiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn
pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, char mi en
mia juneco min okupadis je la literaturo."
"Efektive!" ekkriis mirante Clemency.
"Jes", diris sinjoro Britain; "du el miaj plej bonaj jaroj mi
staris post la pordo de butiko de antikvajhisto, preta postkuri,
se iu metus ian libron en la poshon; poste mi estis disportanto
che modistino, kaj en tiu chi ofico mi en vakstolaj paketoj
alportadis al la homoj nenion ekster trompajho kaj malverajho --
per kio mia animo estis malghojigita kaj mia konfido je la homa
naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie chi en tiu chi domo
audis multe da parolajho, kiu mian animon ankorau pli
malgajigis; kaj post chio tio chi mia opinio estas, ke kiel certa
kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la
vivo nenio estas pli bona, ol la kribrilo de muskato."
Clemency volis ion aldoni, sed li antauvenis al shi.
"Ligita", li serioze aldonis, "kun fingringo".
"Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?" rimarkis Clemency, en
la ghojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj
karesante al si la kubuton.
"Tia kerna diro, ne vere?"
"Mi cetere ne scias", diris sinjoro Britain, "chu oni povus ghin
nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion chi; sed ghi bone eltenas
kaj shparas multe da chagreno, kion la ghusta filozofio ne chiam
faras."
"Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis", diris Clemency.