mantelo de sinjoro Warden, "eble shi nun estas tie chi; eble shi
estas tre proksime. Jes, mi vidas lau Via vizagho, ke shi certe
estas tie chi. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al shi. Mi
vartadis shin, kiam shi estis ankorau tre malgranda infano.
Antau miaj okuloj shi elkreskis, kiel la fiero de tiu chi loko.
Mi konis shin, kiam shi estis la fianchino de sinjoro Alfred. Mi
provis shin deteni, kiam Vi shin forlogis. Mi scias, kia estis
shia patra domo, kiam shi estis ankorau ghia animo, kaj kiel
alia ghi farighis de la tempo, kiam shi forkuris. Mi petas Vin,
sinjoro, lasu min al shi!"
Li rigardis shin kompatante kaj mirante, sed faris nenian
konsentan geston.
"Mi ne pensas, ke shi povus scii," daurigis Clemency, "kiel
sincere ili pardonis al shi; kiel forte ili shin amas; kia ghojo
estus por ili vidi shin ankorau unu fojon. Shi eble timas reveni
hejmen. Mi eble povas shin kuraghigi, kiam shi min vidos. Nur
diru al mi, sinjoro Warden, chu Vi shin alkondukis?"
"Ne," li diris, balancante la kapon.
Tiu chi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia
mallauta retiro, la sciigita intenco forveturi en la
eksterlandon chion klarigis. Marion pli ne vivis.
Li ne kontrauparolis al shi, jes, shi ne vivas! Clemency
sidighis, metis la vizaghon sur la tablon kaj maldolche ploris.
En tiu chi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute
senspire, kaj lau lia sufokighanta vocho oni apenau povus
rekoni en li sinjoron Snitchey.
"Mia Dio, sinjoro Warden!" diris la advokato kaj tiris lin
flanken, "kia vento" -- li estis tiel laca, ke li devis halti kaj
nur post kelkaj minutoj povis fini -- "alportis Vin tien chi?"
"Malbona, mi timas," li respondis. "Se Vi povus audi, kio tie
chi antau momento sin agis -- kiel mi devas fari neeblan -- kiel
mi alportas kun mi konfuzon kaj malghojon!"
"Mi povas chion prezenti al mi. Sed kial Vi iris ghuste tien
chi?" diris Snitchey.
"Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie chi estas mastro?
Sendinte mian servanton al Vi, mi tien chi eniris, char la domo
estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por chio nova
kaj malnova en tiu chi malnova chirkauajho kaj ekster tio mi
volis antau la urbo antaue renkontighi kun Vi. Mi volis scii,
kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas ghin lau Via konduto, ke
Vi povas tion chi diri al mi. Se ne estus Via malbenita
singardeco, mi jam longe povus chion scii."