de mi mem kaj de Craggs -- benita memoro --" li rigardis la
krepon sur sia chapelo kaj balancis la kapon -- "sinjoro Warden,
kiel Vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam
tushi pli tiun chi objekton, char ghi ne estis afero, en kiun
povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi
ripetas Vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs
deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo --"
"Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ghis mi revenos, kiam
ajn tio chi farighos," interrompis lin sinjoro Warden, "kaj mi
tenis mian promeson."
"Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankau devis silenti. Al tio
chi nin devigis nia shuldo kontrau ni mem kaj ankau kontrau
diversaj klientoj, inter kiuj ankau Vi estis. Ne konvenis al ni
demandadi Vin pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton,
sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron."
"Per kiu?" demandis la kliento.
"Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo
donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron
de kelkaj jaroj."
"Kaj Vi ghin ankau scias?" diris la kliento.
"Jes, sinjoro!" respondis Snitchey, "kaj mi ankau havas kauzon
kredi, ke shia fratino sciighos pri la vero morgau vespere. Dume
Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, char
en Via oni Vin ne atendis. Tamen por eviti eblajn
maloportunajhojn en la okazo, se oni Vin rekonus -- kvankam Vi
tre shanghighis -- mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne
rekonante Vin -- estas pli bone ke ni tie chi manghu kaj iru en
la urbon vespere. Oni manghas tie chi tre bone, sinjoro Warden;
cetere la domo apartenas al Vi. Mi kaj Craggs (benita memoro)
ofte manghadis tie chi kotleton kaj trovadis ghin chiam bona.
Sinjoro Craggs, sinjoro", diris Snitchey, por momento firme
fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, "tro frue
estis elstrekita el la libro de la vivantoj."
"La chielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al Vi mian
kondolencon," respondis Michael Warden kaj tushis per la mano la
frunton; "sed estas al mi kvazau mi songhus. Mi estas kvazau en
stato senkonscia. Sinjoro Craggs -- jes -- mi forte bedauras, ke
ni perdis sinjoron Craggs." Sed li rigardis che tiuj chi vortoj
sur Clemency'n kaj shajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu shin
konsoladis.
"Sinjoro Craggs, sinjoro," rimarkis Snitchey, "trovis, kiel mi
bedaurinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile
retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankorau
inter ni. Ghi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia
dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra
okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian
partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj
de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo
ankorau nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano,
kredigi min mem, ke li ankorau vivas. Mi chiam ankorau diras:
Snitchey por si kaj Craggs -- mortinta, sinjoro -- mortinta,"
diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la posho.