sin al Snitchey, kiam tiu chesis paroli, kaj murmuretis al li ion
en la orelon.
"Ha, la malfelicha virino!" diris Snitchey, balancante la kapon.
"Jes, shi chiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion!
Malfelicha Marion! Nur kuraghon, kara virino -- Vi nun ja estas
edzinigita, Clemency."
Clemency nur ghemis kaj balancis la kapon. "Nur paciencon ghis
morgau", bonkore diris la advokato.
"La morgau ne revivigas la mortintojn, sinjoro," diris Clemency
plorante.
"Tion chi certe ne, alie ghi sinjoron Craggs, benita memoro,
farus denove viva," respondis la advokato. "Sed konsolon ghi
povas alporti. Paciencon ghis morgau."
Clemency skuis la donitan al shi manon kaj promesis trankvilighi;
kaj Britain, kiu vidante sian malghojigitan edzinon (estis
kvazau la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuraghon,
diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael
Warden iris supren kaj tie supre baldau estis profundigitaj en
tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la
teleroj kaj pladoj, la mughado de la patoj, la skuighado de la
kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la
aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmangho ne trapenetris
ech unu vorteto.
La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la autune
kolorita chirkauajho montris sin pli bela, ol el la paca
ghardeno de la doktoro. La negho de multaj vintraj noktoj estis
tie chi fluidighintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie
chi estis kraketintaj de la tago, kiam shi forkuris. La laubo
denove estis verda, la arboj jhetadis belajn kaj tremantajn
ombrojn sur la herbon, la terajho estis tiel gaje trankvila, kiel
chiam; sed kie estis shi?
Ne tie chi. Ne tie. Shi estus nun tie chi tiel stranga vidajho
kiel en la komenco la domo sen shi. Sed sur shia kutima loko
sidis sinjorino, el kies koro shi neniam malaperis, en kies
fidela memoro shi ankorau vivis, neshanghita, en la plena brilo
de sia juneco kaj beleco, en kies amo -- kaj tio chi estis nun
amo de patrino, char kara malgranda filino ludis apud shi -- shi
havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies
delikataj lipoj shia nomo nun sidis.
La spirito de la malaperinta fraulino estis videbla el tiuj chi
okuloj de Grace, shia fratino, kiam shi kun sia edzo sidis en la
ghardeno en sia tago de edzigho kaj en la tago de naskigho de
Marion kaj de li.
Li ne farighis glora homo, ankau ne richa; li ne forgesis la
chirkauanojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el
la profetajhoj de la doktoro. Sed en siaj kashitaj kaj bonfaraj
vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia
chiutaga rimarkado de la multa belajho kaj bonajho, kiu floras
sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la
peza piedo de la malricheco, li kun chiu jaro pli lernis kaj
pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado,
kiel ajn mallauta kaj modesta ghi estis, montris al li, kiel
ofte ankorau la homoj akceptas che si anghelojn, kiel en la
tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, ech
tiaj, kiuj shajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas
vestitaj en chifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo
montrighas al ni en nova lumo kaj farighas helpemaj angheloj kun
radia krono chirkau la kapo.