kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno;
kaj li estis felicha kun sia edzino Grace.
Kaj Marion? Chu li shin forgesis?
"La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace," li diris --
ili parolis pri tiu nokto; "kaj tamen shajnas, ke estas jam longe
de tiu tempo. Ni kalkulas lau shanghoj kaj okazighoj en ni, ne
lau jaroj."
"Sed ankau jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis,"
respondis Grace. "Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankau la
hodiauan tagon, ni sidis tie chi en shia tago de naskigho kaj
parolis pri shia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata
reveno. Kiam ghi fine estos!"
Shia edzo rigardis shin atente, kiel la larmoj kolektighis en
shiaj okuloj, kaj pli proksime altirante shin al si, li diris:
"Sed Marion diris al vi en shia letero de adiau, kiun shi lasis
sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi,
antau ol ghi povas farighi. Chu ne vere?"
Shi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis ghin kaj diris:
"Jes!"
"Ke shi en la dauro de tiuj chi jaroj, kiel ajn felicha shi
estus, sopiros la tempon, kiam shi povos reveni kaj chion
klarigi; kaj ke shi vin petas en espero kaj konfido fari tion chi
saman. Tio chi estas en la letero, ne vere, mia kara?"
"Jes, Alfred!"
"Kaj en chiu letero, kiun shi skribis de tiu tempo?"
"Ekster la lasta -- antau kelkaj monatoj -- en kiu shi parolis
pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciighis kaj kion mi hodiau
vespere devas audi."
Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj
diris, ke la difinita tempo estas la mallevigho de la suno!
"Alfred!" diris Grace kaj metis la manon kore sur lian shultron;
"estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiau
vespere, kara edzo, kiam tiu mallevigho de la suno
alproksimighas, kaj nia vivo kun la foriranta tago shajnas
farighi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni ghin
sekrete."