La batalo de l' vivo (76)
"Kio estas, amata?"
"Kiam Marion foriris de ni, shi skribis en tiu letero, ke kiel
iam vi konfidis shin al mi, shi metas vin nun en miajn manojn,
Alfred; shi jejhuris min en la nomo de mia amo al shi kaj al vi,
ke mi ne forpushu la amon, kiun, kiel shi scias, vi transportos
sur min, kiam la nun ankorau fresha vundo estos sanigita, sed ke
mi ghin vigligu kaj redonu."
"Kaj ke vi min denove faru felicha kaj kontenta homo, Grace. Chu
shi tion chi ne skribis?"
"Shi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!" estis
la respondo de lia edzino, kiam li prenis shin en siajn brakojn.
"Auskultu min, mia amata!" li diris -- "Ne tiel!" -- kaj kun
tiuj chi vortoj li kviete metis shian kapon sur sian bruston. "Mi
scias, kial mi pri tiu chi loko en la letero neniam audis. Mi
scias, kial tiam nenia signo de tio chi montrighis en vorto au
rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen
tiel malfacile lasis admoni sin farighi mia edzino. Jes, mi konas
la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj,
kaj mi dankas Dion por la multekosta trezoro!"
Shi ploris, sed ne el malghojo, kiam li premis shin al sia koro.
Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud
shiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris
al ghi: "rigardu, kiel rugha kaj ora estas la suno!"
"Alfred," diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. "La suno
mallevighas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antau ol
ghi malaperas."
"Vi sciighos la veron pri la sorto de Marion, mia kara," li
respondis.
"La tutan veron," shi varmege petis. "Sen pluaj kashoj. Tiel
estis la promeso. Ne vere?"
"Tute vere," diris la edzo.
"Antau ol la suno sin kashos en la tago de naskigho de Marion.
Kaj vi vidas, Alfred, ghi baldau sin kashos".
Li metis la brakojn chirkau shi, rigardis al shi firme en la
okulojn kaj diris:
"Ne mi devas alporti al vi tiun chi sciigon, kara Grace. Ghi
venos de aliaj lipoj."
"De aliaj lipoj!" shi mallaute ripetis.
"Jes. Mi konas vian kuraghan koron, mi scias, kiel forta vi
estas, kaj ke prepara vorto che vi sufichas. Vi diris, ke la
tempo venis. Ghi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiche forta,
por elporti surprizon, skuighon: kaj la sciigonto atendas antau
la pordo."