La batalo de l' vivo (79)
"Mi tion chi en la lasta tempo iafoje timis!" ekkriis shia
fratino kaj farighis morte pala. "Vi lin neniam amis kaj
edzinighis el oferemo!"
"Li tiam intencis," diris Marion altirante sian fratinon pli
proksime al si, "sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis
al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj
proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi
ne ghoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis,
ke mia koro ne partoprenas en tiu chi ligo, au ke mi lin antaue
amis, sed nun lin plu ne amas; au ke mi penas kashi
indiferentecon, dum mi shajnigas min indiferenta -- per unu
vorto, mi ghin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute
perdita por li. Chu vi min komprenas, amata fratino?"
Shia fratino atente rigardis al shi en la vizaghon. Shajnis, ke
shi sin trovas en necerteco.
"Mi kunevenis kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro;
mi diris al li mian sekreton en la vespero antau lia kaj mia
forkuro. Li fidele ghin konservis. Chu vi min komprenas, mia
amata?"
Grace konfuzite rigardis chirkauen. Shajnis, ke shi apenau
audas.
"Amata fratino!" diris Marion, "kolektu viajn pensojn por unu
momento: auskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas
landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion au kuraci
profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon
kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de ghiaj sentoj. Se
virinoj tion chi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi
tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankau
fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera chielo de Dio kaj
en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti
benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankorau fresha kaj juna kaj
ankorau akceptemaj por felicho ili povas diri: la batalo longe
pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas!
Chu vi min nun komprenas?"
Chiam ankorau la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne
respondis.
"Ho, Grace, amata Grace," diris Marion kaj ankorau pli kore
alpremis sin al la brusto, de kiu shi tiel longe estis disigita,
"se vi ne estus felicha, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus
tie chi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne
estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la felichon, kiu
nun apartenas al mi! Kiel mi tiun chi domon forlasis, tiel mi
revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano chiam
ankorau estas libera, mi chiam ankorau estas via virga fratino,
ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies
koro vi sola loghas, sen konkurantoj, Grace!"