dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La batalo de l' vivo (80)

您是本帖的第 892 个阅读者
树形 打印
标题:
La batalo de l' vivo (80)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La batalo de l' vivo (80)
Shi nun shin komprenis. La strecho de shia vizagho malgrandighis;
shia tushiteco sin elrompis per lauta plorado; kaj kun larmoj
shi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis shin kiel
infanon.

Kiam ili denove iom trankvilighis, ili vidis apud si la doktoron
kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.

"Tio chi estas por mi malbona tago," diris la onklino Martha,
ridetante tra larmoj, kiam shi chirkauprenis siajn nevinojn;
"char dum mi Vin chiujn faris felichaj, mi perdas amatan filinon;
kaj kion Vi povas al mi doni por mia Marion?"

"Konvertitan fraton," diris la doktoro.

"Tio chi," respondis onklino Martha, "estas almenau io en tia
malsagha farso, kiel --"

"Mi petas vin," diris la doktoro penteme.

"Nu, mi ghin akceptas," respondis la onklino. "Sed mi efektive
multe perdas en tio chi. Mi ne scias, kio el mi farighos sen mia
Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune."

"Vi devos loghighi che mi," diris la doktoro. "Ni certe pli ne
malpacados."

"Au edzinighi, onklino," konsilis Alfred.

"Mi efektive pensas," respondis la maljuna sinjorino, "ke estus
ne malbone, se mi jhetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni
diras, revenis, bonigita en chiu rilato. Sed char mi lin konis
jam kiel knabon kaj mi tiam ankau jam estis ne tre juna, li eble
povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam shi
edzinighos (kio ja ne longe povas dauri), kaj ghis tiu tempo mi
restos che mi mem. Kion vi diros al tio chi, frato?"

"Mi havas grandan deziron diri, ke ghi estas tute ridinda mondo,
kiu enhavas nenion seriozan," diris la doktoro.

"Vi povus prezenti dudek atestojn por tio chi, Anthony," rimarkis
lia fratino, "kaj tamen neniu, se li nin vidus, kredus al vi."

"Ghi estas mondo plena je koroj," diris la doktoro kaj
chirkauprenis ambau filinojn per unu fojo -- char li ne povis
disigi la fratinojn unu de la alia: "kaj serioza mondo kun chiuj
ghiaj malsaghajhoj -- ech kun unu, kiu estis sufiche granda por
kovri la tutan teron; mondo, super kiu la suno neniam levighas
sen rigardi milojn da sensangaj bataloj, kiuj la suferojn kaj la
krimojn de la kampoj de sangaj bataloj iom denove rebonigas;
mondo, kiun ni ne devas moki, char ghi estas plena je sanktaj
sekretoj, kaj nur ghia Kreinto scias, kio kushas kashita sub la
eksterajho de Lia plej modesta similajho.

ip地址已设置保密
2013/9/4 10:04:03
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
2
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
基本能看懂。
ip地址已设置保密
2013/11/21 9:30:41

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询