La kantistino (2)
"Homo! pripensu, kion vi diras!", la amiko kun teruro ekkriis.
"Mortinta, vi diris? Bianetti mortpikita?"
"Mortinta antau unu horo shi ankorau ne estis, sed shi estas
mortighanta, tio almenau estas certa."
"Sed parolu fine, pro Dio! Kiel oni povas mortpiki kantistinon? Chu
ni do vivas en Italujo? Por kio do ekzistas la laudinda polico? Kiel
la afero do farighis? Mortpikita?"
"Sed ne kriu tiel surdige", Bolnau kvietigante respondis. "La homoj
jam elmetas la kapojn el chiuj fenestroj por vidi, kie estas la
strata tumulto. Vi ja povas plendi _sotta voce_[2], kiom ajn vi
volas. Kiel la afero farighis, vi demandas? Jen vidu, pri tio ja
estas la demando; tion ghis nun neniu scias. Hierau nokte la bela
infanino ankorau estis che la maskobalo, tiel aminda, tiel rava kiel
chiam, kaj hodiau nokte je la dekdua la medicina konsilanto[3]
_Lange_ estas vekata; oni diras, ke _signora_[4] Bianetti estas
mortighanta, ke shi havas pikvundon en la koro. La tuta urbo jam
parolas pri tio, sed kompreneble tute ekstravagance. Trovighas en
tio, estas vere, fatalaj cirkonstancoj, tiel ke oni ne povas akiri
klaron; ekzemple neniu krom la kuracistoj kaj la homoj, kiuj servas
al shi, estas enlasata en la domon. Ankau che la kortego oni jam
scias pri la afero, kaj venis ordono, ke la gardistaro ne preterpasu
la domon; la tuta bataliono devis iri la malrektan vojon trans la
foirejon."
"Kion vi diras! Sed chu oni do tute ne scias, kiel okazis? Chu oni do
tute ne havas postsignon?"
"Estas malfacile, tra la diversaj famoj penetri al la vero. Bianetti,
nedisputeble, estas tre bonmora persono, pri kiu oni neniel povas
malbone paroli. Sed vi konas la kutimon de l'homoj kaj precipe de la
virinoj; kiam nun iu ekparolas pri la deca vivmaniero de la
kompatinda knabino, oni levas la shultrojn kaj pretendas, pri shia
antaua konduto scii tion kaj tion. Pri shia antaua konduto! Shi
estas apenau deksepjara kaj chi tie jam estas unu jaron kaj duonon.
Kia antaua konduto tio estas?"
"Ne perdu tiom da tempo pri la enkonduko", la konato interrompis lin,
"sed ekparolu pri la temo. Chu oni ne scias, kiu mortpikis shin?"
"Nu, ghuste tion mi ja diras; jen oni ree asertas, ke estis
malakceptita au jhaluza amanto, kiu mortigis shin. Strangaj ja estas
la cirkonstancoj. Onidire shi hierau che la maskobalo sufiche longe
parolis sola kun maskulo, kiun konis neniu. Shi baldau poste
foriris, kaj kelkaj homoj pretendas, ke ili vidis la saman maskulon
eniranta en la kaleshon al shi. Super tio neniu scias ion certan; sed
mi baldau sciighos, kiel estas pri la afero."