La kantistino (4)
II.
"Mi ne konsideras la vundon nepre mortiga", la medicina konsilanto
Lange diris post la unuaj salutoj; "la piko shajne ne estis firme
direktata. Shi jam plene reakiris la konscion, kaj se oni konsideras
la malfortecon, kauzitan de la granda sangoperdo, en chi tiu momento
almenau estas nenia danghero."
"Tio ghojigas min", la komerca konsilanto respondis kaj intime
enbrakigis sin kun la kuracisto. "Mi ankorau akompanos vin kelkajn
pashojn ghis la kastelo, sed, pro Dio, diru al mi detalojn pri tiu
afero; oni ja neniel povas klarigi al si, kiel chio farighis."
"Mi povas jhuri al vi", la alia respondis, "terura mallumo kovras la
aferon. Mi apenau ekdormis, kiam mia Johano vekis min per la sciigo,
ke oni vokas min al iu tre danghere malsana. Mi plej rapide vestis
min kaj kuras eksteren; en la vestiblo staras knabino, pala kaj
tremanta, kaj flustris tiel mallaute, ke mi apenau audis ghin, ke
mi kunprenu mian pansilaron. Jam tio frapas min; mi rapide ensaltas
en la kaleshon, igas la palan fraulinon sidighi sur la veturigista
loko apud Johano, por ke shi montru la vojon, kaj poste for. Mi
eliras antau malgranda domo kaj demandas la fraulinon, kiu do estas
la malsanulo?"
"Mi povas imagi, kiel vi miregis..."
"Kiel mi miregis, audante, ke estas signora Bianetti! Mi ja konis
shin nur de la teatro, alie apenau du au tri fojojn vidis shin; sed
la mistera maniero, kiel mi estis venigata al shi, la pansilaro, kiun
mi devis kunpreni,--mi konfesas al vi, ke mi estis tre scivola, kio
do farighis al la kantistino. Ni supreniris kelke da shtupoj,
trapasis mallarghan koridoron. La knabino antauiris, dum kelke da
minutoj atendigis min en la malhelo kaj post tio singultante kaj
ankorau pli pala ol antaue venis renkonten al mi. 'Eniru, sinjor'
doktoro', shi diris, 'ho! vi kredeble venas tro malfrue, kaj shi ne
postvivos tion'. Mi eniris, estis terura vidajho."
La medicina konsilanto eksilentis, meditanta kaj malserena; shajnis,
ke trudighas al lia animo bildo, kiun li vane klopodas forpushi. "Nu,
kion vi vidis?", lia akompananto ekkriis, malpacienca pro tiu
interrompo. "Vi ja espereble ne volas min tiel restigi inter martelo
kaj amboso?"