pensojn la kuracisto daurigis, "multajn aferojn kiuj teruris min,
kiuj min ektimigis, sed nenion, kio tiel fendis mian koron, kiel tiu
vidajho. En nehele lumigita chambro pala juna virino kushis sur la
sofo, antau shi genuis maljuna servistino kaj premis tukon sur shian
koron. Mi alproksimigis min; blanka kaj rigida kiel busto la kapo de
la mortantino estis klinita malantauen; la nigraj, mallevighintaj
haroj, la malhelaj brovoj kaj palpebroharoj de la fermitaj okuloj
terure kontrastis kun la brila palo de la frunto, de la vizagho, de
la bela kolo. La blankaj multfaldajhaj vestoj, kiuj kredeble
apartenis al shia masko, estis survershitaj per sango, sango estis
sur la planko, kaj de la koro shajne eliris la rugha radio--. Chio
chi prezentighis al mi dum unu momento; estis Bianetti, la
kantistino."
"Ho, Dio, kiel tio kortushas min!", la komerca konsilanto emociite
diris, eltirante longan silkan tukon, por froti siajn okulojn.
"Ghuste tia ankorau la lastan dimanchon shi kushis en la opero
'Otelo', ludante la rolon de Desdemono. Jam tiam la efekto estis tiel
kruele vera kaj efektive terura, ke oni opiniis, ke la negro fakte
mortpikis shin; kaj nun ghi vere trafis shin. Kiel tio kortushas
min!"
"Chu mi ne malpermesis al vi chian supermezuran kortushon?" la
kuracisto interrompis lin. "Chu vi nepre volas, ke viaj atakoj
revenu?"
"Vi estas prava", la komerca konsilanto Bolnau diris kaj rapide
enposhigis la tukon: "Vi estas prava, afekcio por mia konstitucio ne
taugas. Sed daurigu, mi preterirante nombros la vitrajhojn che la
milita ministrejo, tio gardas de tiaj atakoj."
"Nu, nombradu, kaj se tio ne efikos, vi povos ankorau aldoni la
supran etaghon de la palaco.--La maljuna servistino forprenis la
tukon, kaj miregante mi ekvidis vundon kiel de tranchilpiko, tre
proksime de la koro. Mi ne povis perdi la tempon per demandoj, kiom
ajn da ili mi estus volinta fari; mi esploris la vundon kaj surmetis
la bandaghon. La vunditino dum la tuta operacio montris nenian signon
de vivo; nur kiam mi sondis la vundon, shi dolore ekshirighis. Mi
lasis shin ripozi kaj gardis shian dormon."