Oni ankorau neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza
kaj malserena shteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin
antau la palaco. Alitempe li pashis gaja kaj vigla, kaj kiam li per
plej afabla rideto salutis chiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis
kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novajhojn, tiam oni
ankorau ne estus aljughinta al li sesdek jarojn. Li shajnis efektive
havi sufiche da kauzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante
kolektis shatindan posedajhon, forlasis, kiam ghi shajnis suficha, la
aferojn, por kun sia edzino ekloghi en B. kaj nun vivis en ghojo kaj
plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la
maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj
klopodu en la komerca fako.
Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l'sonoj, la muziko
por li estis chio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li
tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankau,
la patro facile flamighis, la filo ankau, la patro tuj chion pushis
ghis la ekstremo, la filo ankau; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu
kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro
estis kvindekjara kaj tiam pretighis por forlasi la aferojn kaj volis
transdoni la komercadon al la filo. Efektive chio baldau estis
aranghita kaj kvietigita, char en bela somera nokto la filo malaperis
kun kelke da pianaj partituroj, ankau ghuste alvenis en Anglolando
kaj sufiche amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca
konsilanto deziris al li felichon por la vojagho kaj iris al B.
La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja
malserenigis al li kelkan horon; char li estis petinta lin, neniam
plu montri sin antau li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia
nevokite revenos; kelkfoje ekshajnis al li, ke li tamen agis
malsaghe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la
tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskighi
tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj ghojo, kaj kiu volis
lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni
tra la Largha strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies
tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies
facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun
viron li vidis salutanta chiuflanken, chiumomente haltanta che tiu
au tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi,
ke ghi estis la komerca konsilanto Bolnau.