devus esti blindaj; tiam estus oportune, moktrompi ilin? La parizano
supozeble ja estas bravulo, ke li fine tamen ankorau trovis la
senpekan kolombeton!"
"Sed nun efektive estas tro, sinjoro", la kuracisto ekkriis kaj
kaptis la jakon de la furiozanto: "tuj, senprokraste eliru el la
chambro, alie mi vokos la servistojn, por ke ili ekspedu vin."
"Mi jam foriras, hometacho, mi foriras", la alia ekkriis kaj repushis
la medicinan konsilanton, ke li sufiche komforte sidighis en
braksegho; "jes, mi foriras, Giuseppa, por neniam reveni. Adiau,
fartu bone au prefere mortu, malfelichulino, kashu vian malgloron
sub la tero. Sed transe kashu vian animon en loko, kie mi neniam
renkontu vin; mi malbenus la chielan felichegon, se mi ghin dividus
kun vi, char vi chi tie per tiel abomeninda trompo senigis min de mia
amo, de mia vivo." Li tion kriis, ankorau iom svingante la notojn,
sed liaj sovaghaj, rulighantaj okuloj fandighis en larmojn, kiam por
la lasta fojo li rigardis la amitinon, kaj plorsingultante li elkuris
el la chambro.
"Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia
felichego de tio dependas!"
"Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, levighante el sia
braksegho; "la sceno ne devas esti daurigata. Mi volas recepti al vi
ion kvietigan, de kio vi englutos chiuhore du supkulerojn."
La malfelichulino reenfalis en siajn kusenojn kaj shiaj fortoj estis
elcherpitaj, shi denove eksvenis.
La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de shi klopodis
rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante
al shi la esencojn, dece riprochi la servistinon. "Chu mi ne ordonis,
ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun
frenezulon, kiu preskau duan fojon mortigis vian kompatindan
fraulinon?"