La kantistino (15)
"Mi certe ja neniun alian enlasis", la chambristino plorante diris,
"sed lin mi vere ne povis malakcepti; shi min hodiau ja sendis jam
tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu ech nur por
momenteto; mi ja ech devis diri, ke shi mortas kaj antaue nur
ankorau unu fojon volas vidi lin!"
"Chu vere? kaj kiu do estas tiu--"
La malsanulino malfermis la okulojn. Shi rigardis jen la kuraciston,
jen la servistinon, shiaj rigardoj serche vagis tra la chambro. "Li
estas for, perdita por chiam", shi flustris. "Ho, kara doktoro, iru
al Bolnau."
"Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfelicha komerca
konsilanto, li jam sufiche ekscitighis pri via afero, tiel, ke li
devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"
"Ho, mi parole glitis", shi respondis, "al la fremda orkestrestro vi
iru, li havas la nomon _Boloni_ kaj loghas en la _hotelo de
Portugalujo_."
"Mi memoras, ke mi audis pri li", la doktoro diris, "sed kion che li
mi faru?"
"Diru al li, ke mi volas chion diri al li, li nur ankorau unu fojon
venu,--sed ne, mi ne povas ghin mem diri al li; doktoro, se vi--jes,
mi konfidas al vi, mi volas al vi chion diri, kaj poste vi ghin
transdiros al la malfelichulo, chu ne?"
"Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin,
mi plezure faros."
"Nu, do venu morgau matene, mi hodiau ne plu povas multe paroli.
Adiau, sinjoro medicina konsilanto; sed ankorau unu vorton;
_Babette_, donu al sinjoro la doktoro lian tukon."

[此贴子已经被作者于2013-12-12 10:05:16编辑过]